PSR B1257+12 A: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''PSR B1257+12A''' estas ekstersunsistema planedo je 980 lumjarojn ĉe la konstelacio de Virgo. Ĝi esta la plej proksima planedo ĉirkaŭ la pulsaro...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 22:41, 30 apr. 2010

PSR B1257+12A estas ekstersunsistema planedo je 980 lumjarojn ĉe la konstelacio de Virgo. Ĝi esta la plej proksima planedo ĉirkaŭ la pulsaro PSR B1257+12, do ĝi estas pulsara planedo. Ĝia maso estas proksimume du Lun-masoj.

Nomo

La planedoj ĉirkaŭ PSR B1257+12 estas nomitaj de A ĝis D (laŭ la proksimeco al la stelo). La kialo por ke ili ne uzu la saman nomenklaturon kiel la aliaj ekstersunsistemaj planedoj estas ke ili estis la unuaj ekstersunsistemaj planedoj malkovritaj, kaj tiam la nomenklaturo ne estis difinita. Krome, ili estis malkovritaj ĉirkaŭ pulsaro, kaj tial la planedoj prenis la majusklajn literojn "B" kaj "C" (simile al nuntempa nomenklaturo). Kiam estis malkovrita tria planedo en ĉi tiu planeda sistemo (pli malproksime al la pulsaro ol la aliaj du), kutime oni uzis la nomon "A". Kvankam ĉi tiuj pulsaraj planedoj ne estis renomitaj laŭ oficiala nomenklaturo, iuj faris la ŝanĝon. Ekzemple PSR B1257+12A estas nomtata "PSR 1257+12b" en la Extrasolar Planets Encyclopaedia.

Plia informo: Ekstersunsistema planedo#Nomenklaturo

Referencoj

Ŝablono:Reflist


Eksteraj ligiloj