Maryse Bastié: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto |
eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
'''Maryse Bastié''', naskiĝinta Marie-Louise Bombec, [[Francio|franca]] [[piloto|aviadistino]] naskiĝinta la [[27-an de februaro]] [[1898]] en [[Limoges]] ([[Francio]]), mortinta la [[6-an de julio]] [[1952]] en [[Bron]] apud [[Liono]].
== Biografio ==
Perdinta sian patron, 11-jaraĝa ŝi travivis malfacilan infantempon. Adoleskantino, ŝi estis laboristino en ŝuo-uzino kiel led-stebistino. Post unua edziniĝo kaj eksedziniĝo, ŝi ekkonis Louis Bastié, kiel sian prizorgatan soldaton <ref> prizorgata soldato : temas pri soldato al kiu dum milito junulino amike sendas leterojn kaj donacetojn </ref> kaj edziniĝis kun li. Li estis leŭtenanto aviadisto. Kun li naskiĝis ŝia pasio al aviado. La 29-an de septembro 1925, ŝi ricevis sian pilot-diplomon. Unu semajnon poste, ŝi flugpasigis sian aviadilon sub la ŝnuregoj de la transborda ponto en [[Bordeaux]]. Sed la sekvan jaron, ŝia edzo mortis en aviadila akcidento. Ŝi ne senkuraĝiĝis kaj iĝis instruantino por pilotado. Ses monatojn poste la lernejo fermiĝis. Ŝi venis en [[Parizo]]n, kie ŝi donis flugbaptojn kaj faris aeroreklamojn. Ŝi decidis aĉeti sian propran aviadilon, ''Caudron C109'' kun motoro je 40 ĉv. Ĉar mankis al ŝi mono por flugigi ĝin, la piloto Drouhin helpis al ŝi financi sian pasion. En julio 1928, li proponis al ŝi la postenon de unuaranga piloto. Tiam kun li, ŝi estigis unuan virinan rekordon validigitan pri distanco (1058 km) en Treptow en [[Pomeranio]]. En 1929, ŝi estigis novan virinan rekordon
Ekde 1934, kun Hélène Boucher kaj Adrienne Bolland, aviadistinoj, ŝi engaĝiĝis en [[feminismo|feminisman batalon]] por la [[voĉdonrajto]] de francaj virinoj, subtenante [[Louise Weiss]], kiu kanditatis al la deputitaj balotoj en Parizo.
Dum la germana atako en majo 1940, ŝi proponis sian helpon al la [[Ruĝa Kruco]] ĉe la francaj militkaptitoj en la [[koncentrejo de
En 1951, ŝi eniris en la servon de publikaj rilatoj de la centro por flugprovoj. Dum unu el siaj komisioj, ŝi mortis en la kraŝsurteriĝo de aviadilo ''Nordatlas'' post aera demonstro sur la flughaveno de Bron apud Liono, la 6-an de julio 1952. Ŝi estis entombigita en Parizo en la [[Tombejo de Montparnasse]]. Ŝi estis kapitano de la aera armeo.
|