Waltalingen: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
MondalorBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto aldono de: es:Waltalingen; cosmetic changes
Linio 12:
}}
 
== Pri la komunumo ==
'''Waltalingen''' estas komunumo en la [[Andelfingen (distrikto)|distrikto Andelfingen]], [[Kantono Zuriko]], [[Svislando]]. Ĝi havis 688 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
 
== Geografio ==
Waltalingen situas en la nordokcidenta parto de la [[Zurika Vinlando]] kaj formas kun la komunumoj [[Oberstammheim]] kaj [[Unterstammheim]] la Stammvalon. Ĝi limas norde kaj sude al la [[Kantono Turgovio]], okcidente al [[Truttikon]] kaj [[Ossingen]] kaj oriente al la du Stammheimoj. Supre de Waltalingen troviĝas la [[Kastelo Schwandegg]].
 
== Trafiko ==
La komunumo estas per [[poŝtaŭtobuso|poŝtaŭtobuslinio]] konektita al reto de la [[Zurika Trafik-Unio]] kaj havas ankaŭ facilan aliron al la nacia aŭtoŝoseo A4 de [[Vinterturo]] al [[Ŝafhaŭzo]].
 
== Historio ==
En la komunumparto ''Guntalingen'' oni trovis restaĵojn de setlejo el la frua [[bronzepoko]]. En la jaro [[831]] la [[Monaĥejo Sankt-Galo]] akiris bienojn en Waltalingen, kiu tiam nomiĝis ''Vualtiningum''. La tribunalrajto apartenis al la [[Habsburgo|habsburganoj]]. En la jaro 1377 la dukoj [[Albrecht]] kaj [[Leopold]] de [[Aŭstrio]] pandigis siajn rajtojn en Waltalingen kaj Guntalingen al ''Hugo de Hohenlandenberg''. Kun la regnejo [[Andelfingen]] ankaŭ Waltalingen kaj Guntalingen [[1434]] fariĝis posedaĵo de la urbo [[Zuriko]] kaj apartenis ĝis [[1798]] al la supera subdistrikto de la [[vokto|kamparvoktdistrikto]] Andelfingen. Dum la epoko de la [[Helveta Respubliko]] de [[1798]] ĝis [[1803]] la komunumo apartenis al la distrikto [[Benken]] kaj poste ĝis [[1814]] al la [[Vinterturo (distrikto)|distrikto Vinterturo]]. Ek de [[1831]] la komunumo apartenas al la [[Andelfingen (distrikto)|Distrikto Andelfingen]].
 
 
== Eksteraj Ligiloj ==
{{el}} [http://www.waltalingen.ch/ Oficiala retejo de la komunumo Waltalingen]
 
{{Andelfingen (distrikto)}}
 
 
[[de:Waltalingen]]
[[en:Waltalingen]]
[[es:Waltalingen]]
[[fr:Waltalingen]]
[[it:Waltalingen]]