Plasmo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
En [[fiziko]] kaj [[ĥemio]], '''plasmo''' estas [[stato de materio]] konsistanta el [[gaso]], kies partikloj estas parte [[jonigo|jonigitaj]]. Alivorte, plasmo konsistas el [[jono|jonoj]], [[nukleo|atomaj nukleoj]] kaj [[elektrono|elektronoj]] kiuj moviĝas libere.
 
Oni ofte apartigas tiun ĉi staton disde la aliaj, ĉar la ne neglektinda kvanto da ŝarĝitaj partikloj en la gaso igas ĝin kapabla konduki [[elektro]]n.
 
Simile kiel gaso, plasmo ne posedas propran formon nek volumon; tamen, malsimile kiel gaso, ĉe ŝaltado de [[magneta kampo]] ĝi kapablas konsistigi [[fadeno]]jn aŭ faskojn.
Linio 11:
== Historio ==
Plasmo estis unue vidita en [[tubo de Crookes]], kaj estis priskribita de [[William Crookes]] en [[1879]] kun la nomo "radianta materio". Ĝia konsisto estis klarigita de la brita fizikisto [[J.J. Thomson]] en [[1897]], dum la nomon ''plasmo'' elektis [[Irving Langmuir]] en 1928, ŝajne pro simileco al [[sangoplasmo]].
 
== Ekzempleroj de plasmo ==
Plasmo estas la plej kutima materifazo en la [[universo]], kaj laŭ maso kaj laŭ volumo. Oni ofte asertas, ke pli ol 99% el la videbla maso en la universo konsistas el plasmo. Tio ŝuldiĝas esence al la fakto, ke lumo venas el [[stelo]]j, kiuj konsistas el [[plasmo]] kun temperaturo tiom alta, ke la radiado okazas je [[ondolongo]]j videblaj de homaj okuloj. La plejparto el la konata, ordinara materio (faklingve, [[bariono]]j) konsistas tamen el [[intergalaksia medio]], kiu ankaŭ estas plasmo, kvankam pro la pli alta temperaturo ĝi plejparte dissendas lumon sub formo de [[X-radio]]j, nevideblaj nudokule.
 
En la [[sunsistemo]], preskaŭ la tutan neplasman materion posedas la planedo [[Jupitero (planedo)|Jupitero]], kiu tamen havas nur 0,1% el la suma maso de la sistemo.
 
Estas rimarkinde, ke etaj materieroj en plasmo emas ŝarĝiĝi malpozitive, kaj efektive roli kiel aparte malpozitivaj jonigitaj partikloj de la plasmo mem.
 
[[Kategorio:Fazoj de materio]]