Patrice Lumumba: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 15:
La partoprenantoj de la konferenco interkonsentis, ke en majo okazu tutlandaj balotoj kaj oni deklaros la 30-an de junio sendependecon de la lando. En la elektoj gajnis MNC kaj Lumumba iĝis gvidanto de Kongo. Ĉar oni ne povis obstakli lian enpotenciĝon, oni petis lin formi la registaron, kio okazis la 23-an de junio 1960.
 
Kelkajn tagojn post deklaro de la sendependiĝo, partoj de la armeo ribelis kaj ne volis cedi al la belga komandanto. Eluzante la perturbojn, la mineral-riĉa regiono Katanga deklaris sendependiĝon. Belgio sendis trupojn per preteksto, ke oni volas defendi la belgajn ŝtatnojnŝtatanojn. Oni uzis la belgajn fortojn en Katanga por defendo de la disiĝa reĝimo de Moise Ĉombe.
 
Kongo petis helpon de UN por forpelo de la belgoj kaj restarigo de la ordo. Lumumba provis ĉion eblan, sed li fakte ne regis la armeon, la administrado estis malsperta kaj nebone edukita. La UN-trupoj mem kondutis perforte, la politikaj aliancanoj ne estis fideblaj, la belgaj trupoj ne volis forlasi la landon kaj eĉ Katanga ne revenis al Kongo.
 
Ĉar neniu volis fakte helpi lin, Lumumba petis aviadilojn de Sovetunio por liveri trupojn al Katanga. Li invitis en aŭgusto reprezentantojn de la sendependaj afrikaj landoj al Léopoldville, por ke ili apogu liajn klopodojn. Liaj kuraĝaj paŝoj fortimigis multajn, precipe la okcidentajn kapitalismajn landojn kaj fidulojn de prezidento Kasavubu. La prezientoprezidento sekvis moderan politikon kaj povis imagi limigitan aŭtonomion de la regionoj.
 
Kasavabu maldungis Lumumba la 5-an de septembro. Lumumba tuj pridubis leĝecon de la decido, sed la 14-an de septembro Joseph Mobutu – komandanto de la konga armeo – faris puĉon (Mobutu Sese Seko) kaj interkonsentis kun Kasavubu.
 
En novembro, Lumumba volis forlasi Léopoldville – kie li estis sub protekto de UN- kaj volis veturi al Stanleyville, sed kaptis kaj arestis lin soldatoj de Kasavubu la 2-an de decembro. Oni liveris lin la 17-an de januaro 1961 al Katanga, kie oni murdis lin. Post loka entombigo, por kaŝi la murdon oni elfosis lian kadavron kelkajn tagojn poste. Oni diserigis kadavron de Lumumba, solvita en acido kaj fine forbruligita. Postrestis nur kelkaj el liaj dentoj, parto el lia kranio.
 
Lia morto kaŭzis konsterniĝon dise en Afriko, eĉ liaj malamikoj deklaris lin „nacia heroo”.