Kantono Nidvaldo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 58:
En la jaro [[1291]] la civitanoj de [[Untervaldo]] (tio estas Nidvaldo kaj [[Obvaldo]] fondis kune kun [[Urio]] kaj [[Ŝvico]] la [[Svisa Ĵurkomunumo|Svisan Ĵurkomunumon]]. En tiu mezepoka tempo tio ankoraŭ ne estis ŝtato, sed unuaj ŝtatformoj estiĝis en la 14-a kaj 15-a jarcento. Estis fruaj formoj de [[landkomunumo]] kaj tribunaloj. Delegitoj de Nidvaldo kaj Obvaldo kunvenis en la 14-a kaj 15-a jarcento por interkonsiliĝi pri aferojn, tamen la du tiel nomitaj [[duonkantono]]j neniam formis komunan ŝtaton, kiel tio estis la kazo ĉe la aliaj svisaj duonkantonparoj.
 
Post kiam Nidvaldo malakceptis en la jaro [[1798]] la konstitucion de la [[Helveta Respubliko]], helvetaj kaj francaj trupoj okupis la ŝtaton kaj regis terorreĝimo, kiu en la nidvalda historia estas memorigita en la kuntektso kun la Terortagoj de Nidvaldo, dum kiu almenaŭ 400 homoj mortis. Per la [[restaŭracio]] de [[1814]] la [[Napoléon Bonaparte|napoleona]] reĝimo en Nidvaldo finiĝis. En la jaro [[1817]] la kantono ricevis konstitucion. Post la validiĝo de la svisa federacia konstitucio de [[1848]], kiun Nidvaldo forte kontraŭstaris kaj malakceptis, la kantono devis kontraŭvole akcepti novan komunumordon, kiu koncedis civitanajn rajtojn al ĉiuj nidvaldanoj kaj ne nur al la membroj de la tradiciaj gildokooperativoj, kiuj en la alemana dialekto de Nidvaldo nomiĝis ''Ürte''. Per la renovigita konstitucio de [[1850]] estis fonditaj la hodiaŭaj distriktaj komunumoj. Ĝis ĝia abolo en la jaro [[1997]] la kantono estis regata pere de [[landkomunumo]].
 
== Eksteraj ligiloj ==