Brandenburgische Konzerte: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 15:
En Köthen Bach komencis kompili siajn komponaĵojn en ampleksaj cikloj, konceptante superajn ordoprincipojn, ekzemple planitajn sinsekvojn de tonaloj aŭ unuopaj movimentoj – la [[bontemperita klavarinstrumento]] aŭ la [[anglaj suitoj (Bach)|anglaj]] kaj [[francaj suitoj]] estas ekzemploj pri tio. Tia traformado de ciklo tamen ne estas rimarkebla ĉe la ''brandenburgaj konĉertoj'' – escepte eble en la strebado, taskigi kiel eble ĉiun kutiman instrumenton per solopasaĝo.
 
De kvin el la konĉertoj konserviĝis ankaŭ kopioj sendepenajsendependaj de la dediĉa partituro; neniu el ili tamen entenas plurajn verkojn. Oni rajtas supozi, ke Bach kompilis la kolekton nur por la dediĉa partituro kaj rigardis la unuopajn konĉertojn nek antaŭe nek poste kiel apartenantaj unu kun la alia. Alivorte, la konĉertoj formas nur senligan kolekton sen ĉia provo de plua formado kiel tutaĵo – Bach certe ne ideus prezenti la konĉertojn kune en unu koncerto.
 
Male la diligenta laboro de Bach kaj per tio la ŝatego, kiun li montris al la konĉertoj, montriĝas en la priverkado de multaj detaloj de la bazaj partituroj – ekzemple la delikata diferencigo de la partioj de violonĉelo, basviolono kaj kontinua baso, kiujn li ofte taskigas per separataj voĉoj. ankaŭ la zorgema skribmaniero de la partituro ekkonigas klaran engaĝiĝon por la partituro; la taktstrioj preskaŭ senescepte estas skribitaj per liniilo. Bach eble promesus al si per la dediĉo eble la titolon de kortega kapelmajstro kaj la enspezigajn komponmendojn ligatajn per tiu.