'''Baobabo''' (''Adansonia''), estas [[Afrik-TropikaAfrotropika ekozono|afrik-tropikaafrotropika]] kaj [[Aŭstralazia ekozono|aŭstralazia]] [[genro]] el [[bombakacoj]], kiu ĝenerale konstituas tre diktrunkajn (kelkfoje 9-metra diametro), vast-branĉarajn arbojn. Ĝi ĉefe troviĝas en la afrikaj [[savano]]j sed ankaŭ en [[Aŭstralio]]. Frukto estas kukumsimila, kapsuleca, grizbruna, ligneca, ĝuebla, longa ĝis duonmetro, 15 cm larĝa, kun multaj brunaj grajnoj kaj acidete dolĉa karno, el kiu oni povas prepari refreŝigan trinkaĵon.