Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Okcident-Gvineaj malaltaĵaj arbaroj''' estas [[ekoregiono]] el la Afrik-arbara [[ekoprovinco]] de la [[Afrotropika ekozono]] laŭ la [[tipologio]] de la Monda Natur-Fonduso ([[WWF]]). [[Biomo|Biome]] ĝi apartenas al la [[Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj]] de [[Okcidentafriko]]. La ekoregiono inkluzivas la malaltebenaĵajn arbarojn etendiĝante ekde la [[Atlantika Oceano]] kelkajn centojn da kilometroj internlanden, kaj ekde okcidenta [[Eburbordo]] tra [[Liberio]], sudorienta [[Gvineo]], plejparto de [[Siera-Leono]], kaj enen sudokcidenta Gvineo. La [[Sasandro (rivero)|Sasandro]] de Ebur-Bordo disigas Okcident-Gvineajn malaltaĵajn arbarojn de [[Orient-Gvineaj arbaroj]] kiuj troviĝas oriente. Internlanden kaj okcidenten, la Okcident-Gvineaj malaltaĵaj arbaroj transiras al Gvinea arbar-savana mozaiko, kaj al Gvineaj altaĵaj arbaroj je pli altaj altitudoj.
 
La Orient-Gvineaj arbaroj, kune kun la aliaj tropikaj humidaj foliarbaroj de Okcidentafriko, estas inkluzivitaj en la "Biodiverseco Varmpunkto : Gvineaj Arbaroj de Okcidentafriko" de la organizaĵo ''Conservation International''. La ekoregiono estas listigita en la [[Global 200]].