Goodluck Jonathan: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 08:09, 7 maj. 2010

Goodluck Ebele Jonathan (n. la 20an novembro 1957)[1] estas niĝeria politikisto kaj nuna Prezidento de Niĝerio. La antaŭnomo "Goodluck" signifas en la angla "Bona sorto".

Goodluck Jonathan
Goodluck Jonathan
Seal of the President of Nigeria

Li estis Guberniestro de la Ŝtato de Bajelso el la 9a de decembro 2005 al 28a de majo 2007, kaj ekopsteniĝis kiel Vicprezidento de Niĝerio la 29an de majo 2007. Jonathan estas membro de la reganta partio People's Democratic Party de Niĝerio (PDP). La 13an de januaro 2010, federa tribunalo trapasis al li la povon dum la Prezidento Umaru Yar'Adua ricevas kuracan traktadon en saŭdarabia hospitalo. Decido de la Niĝeria Senato de la 9a de februaro 2010 konfirmis tiujn povojn por agadi kiel Prezidento. La 24an de februaro 2010 Jar'Adua revenis en Niĝerion, sed Jonathan pluagis kiel prezidento.[2] Post la morto de Jar'Adua's la 5an de majo 2010, Jonathan sukcedis en la Prezidenteco, kaj ekposteniĝis la 6an de majo 2010.

  1. Lawson Heyford, "Jonathan: A Colossus at 49", The Source (Lagos), 11a Decembro 2006
  2. "Nigeria's Goodluck Jonathan 'is acting president'", BBC, February 25, 2010. Kontrolita February 25, 2010.