Baziliko de la Anunciacio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: La '''Baziliko de la Anonciacio''' estas la precipa katolika preĝejo en lar urbo Nazareto, en Israelo. Ĝi estiĝas ĝuste sur la loko en kiu, laŭ la Evangelio laŭ Luko, D...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 11:34, 14 maj. 2010

La Baziliko de la Anonciacio estas la precipa katolika preĝejo en lar urbo Nazareto, en Israelo. Ĝi estiĝas ĝuste sur la loko en kiu, laŭ la Evangelio laŭ Luko, Dio pere de la Ĉefanĝelo Gabrielo anoncis al Maria ke al ŝi estas petite fariĝi la patrino de Jesuo Kristo.

Temas pri unu el plej celita loko de la vizitantoj kaj pilgrimoj alirantaj al la Sankta Lando, kune kun la Baziliko de la Naskiĝo en Betlehemo kaj la Baziliko de Sankta tombo en Jerusalemo.


Historio

Jam ek de la unua jarcento, la posteuloj de la familio de Maria kun unuaj kristanoj aranĝis la hejmon al sinagogo. La unua baziliko estis konstruita en la kvina jarcento laŭ la bizanca stilo de tiu epoko, sed detruita en 614 dum la persa invado. Pri tiu preĝejo menciis la Anonimulo de Piaĉenco: “La hejmo de Maria estas baziliko”. Laŭ li en ĝi estis konservitaj vestoj de la Virgulino. En la 12-a jarcento, kiam enstaliĝis en Palestino la regado de la latina kristanaro kun Baldueno la 1a oni rekonstruis la bazilikon, intertempe subigitan al la nefavoraj al la kristana kulto okupantaj araboj

Sed la monumento, riĉa kaj kuksega, estis detruita de la egipta sultano Bibars, en la dua duono de la 13-a jarcento. Nur en 1620, la Gardisto de Sankta Tero, fransciskana Tomaso el Novara, sukcesis havigi al si, el la turkaj registaro, la permeson reokupi la restaĵon de la baziliko; kaj nur en 1620 estis koncedite establi preĝejon sur la groto de la Anonciacio, kiun estos pliampleksigita en 1871: Tiu ĉi estis malkonstruita por krei lokon por la nuna baziliko. Malkontruante la antaŭan oni trafis la perimetron de la romanika baziliko: sur tiu ĉi bazo oni planis kaj realigis la nunan sanktejon.

La elfosaĵoj, direktitaj de la franciskana arkeologo Bellarmino Bagatti de la Gardistejo de la Sankta tero, cele de la konstruo de la nova, portis al la okuloj retaĵojn de du antaŭaj preĝejoj, unu bizanca kaj unu krucmilita, kaj eĉ kelkajn restaĵoj de la unua establo juda-kristana. Multnombras ankaŭ porteblaj elementoj aŭ ekstere de la origina perimetro (muozajkaj pecoj, kolonoj, kapiteloj), nun konservitaj en la aneksita muzeo.


La baziliko hodiaŭ

La nuna baziliko prezentiĝas stilmoderna, konstruita laŭ projekto de ark. Giovanni Muzio en 1955, kaj konstituiĝas je unu malsupra kaj alia supra bazilikoj. Sube de ĉio establas kripto, multe ampleksa, kie videblas la “groto de la Anonciacio”, tradicie identigata kiel la hejmo de Maria. Oni trovis pravajn motivojn por tiel preskribi la Marian hejmon: parto en natura roko kaj parto masonita. Tiu lasta ne plu videblas en la loko. Oni diras ke ĝi nun konserviĝas ene de la baziliko de Loreto (Markio, Italio). Sur parietoj de la groto oni klare vidas la surskribon “Saluton Maria” (el la evangelia "Kaire"), kiu kua aliaj konigas ke ek de la unua tempoj kristanoj preĝis al Maria.

La konsekro de la nova Bazilko okazis la 25-an de Marto 1969 per la manoj de kardinalo Gabriele Garrone


Voĉoj kunrilataj


Bibliografio

Nicola Bŭ, Gesù il Salvatore. Luoĝi e tempi della sua venuta nella storia, Cantagalli, 2009.

Anonimulo el Piaĉenco [2]