Kristiano Rakovski: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
tradukis el franclingva versio (ŝajne plejparte bazita sur studo de Pierre Broué)
 
Neniu resumo de redakto
Linio 22:
Komence de 1907, perforta kamparana ribelo eksplodis en Rumanio, kaj unue trafis la judajn farmistojn antaŭ ol turniĝi kontraŭ la grandaj bienposedantoj. La liberala registaro, interkonsente kun la reĝo Karolo la Unua, sange subpremis la ribelintajn kamparanojn, okazigante milojn da mortoj. La gazeto de Rakovskio kuraĝe flankiĝis kun la ribelintoj, kaj instigis la soldatojn ne pafi al la kamparanoj, kaj eĉ aliĝi al ilia ribelo.
 
Timante lian revolucian agadon, la rumana registaro utiligis la pretekston de la bulgara deveno de Rakovskio por tute eksterleĝe forpreni de li la rumanan ŝtatanecon kaj forpeli lin en 1907, kiam li troviĝis en Sturgarto por kongreso de la Dua Internacio. Protestoj kontraŭ tio leviĝis tra la eŭropa socialisma gazetaro. Rakovskio ne aparte alkroĉiĝis al la rumana ŝtataneco, sed li deziris plenumi la politikan batalon por reakiro de siaj rajtoj. En 1909, li provis kaŝe reveni en Rumanio kaj estis forpelata. Laborista manifestacio okazis favore al li, kaj estis abrupte subpremita. Fine, en 1912, post longa jura batalo, li rericevis sian ŝtatanecon, ĝustatempe por denunci la [[Balkanaj Militojmilitoj|Balkanajn Militojn]] de 1912-1913.
 
 
=== Prezidanto de la konsilio de popolkomisaroj de Ukrainio ===
 
Konvinkita internaciisto, Rakovskio estis akre seniluziita de la sinteno de la eŭropaj social-demokratoj kiam eksplodis la Unua Mondmilito en 1914. Li esprimis sian vidpunkton en franclingva broŝuro titolita "La socialistoj kaj la milito'. Temis pri respondo al letero sendita de Charles Dumas, kabinetestro de [[Jules Guesde]], socialisto fama pro sia radikalemo, sed kiu tamen partoprenis en "naciunueca" registaro. Batalante por ke Rumanio restu ekster la konflikto, li plektis ligojn kun la socialistoj, kiuj kontraŭis la militon, interalie kun [[LeoLev Trockij|Trockio]], financante lian gazeton
(Nia voĉo) (Nache Slovo). En 1915, li partoprenis en la konferenco de Zimervaldo. En 1916, la rumana registaro enkarcerigis lin. Li estis liberigita el sia malliberejo de [[Iaşi]] la unuan de majo 1917, de la soveto de rusaj soldatoj kiuj restadis en la urbo, kontraŭ la volo de la rusa registaro kiu petis pardonon de la rumana registaro por la iniciato. Tiel li povis iri al [[Odeso]], kie li daŭrigis siajn politikajn aktivaĵojn.