Jozefo la 1-a (Portugalio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|right|250px|Jozefo la 1-a de Portugalio. '''Jozefo la 1-a de Portugalio''', kromnome ''la Reformisto'', (6-a de junio de 1714 - [[24-a de febr...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:JoseIPortugal.jpg|thumb|right|250px350px|Jozefo la 1-a de Portugalio.]]
'''Jozefo la 1-a de Portugalio''', kromnome ''la Reformisto'', ([[6-a de junio]] de [[1714]] - [[24-a de februaro]] de [[1777]]) estis [[Listo de reĝoj de Portugalio|reĝo de Portugalio]].
 
=== Familio ===
''Don José'' naskiĝis en [[Lisbono]] en 1714. Li estis la tria filo de [[Johano la 5-a (Portugalio)|Johano la 5-a]] kaj de ties edzino, [[Maria Ana de Aŭstrio]]. Jozefo havis pli aĝan fraton, Petro, kiu mortis 2jaraĝa, kio konvertis Jozefon en heredonto al la portugalia trono. Laŭ la patra familio li estis neoo de la reĝo [[Petro la 2-a (Portugalio)]] kaj de la reĝino ''dona'' Maria Sofia de Neoburgo. Laŭ la patrina familio li estis neoo de la imperiestro [[Leopoldo la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Leopoldo la 1-a de Aŭstrio)]] kaj de Leonor Magdalena de Palatinado-Neoburgo. Liaj avinoj estis fratinoj, ambaŭ filinoj de la Palatina Grafo Filipo Vilhelmo de Neoburgo, dum la avoj estis kvarkuzoj.
 
En [[1729]], Jozefo edziĝis al la princino de [[Hispanio]], [[Mariana Viktorio de Burbono]], filino de la reĝo [[Filipo la 5-a (Hispanio)]] kaj de [[Izabelo de Farnesio]]. La ligoj kun Hispanio estis fortaj, ĉar Jozefo estis ankaŭ frato de la futura edzino de la reĝo [[Fernando la 6-a (Hispanio)]], nome [[Bárbara de Braganza|Bárbara]]. Lia edzino, Mariana Viktorio, amis la muzikon kaj la ĉasadon, sed ŝi estis ĉiam serioza virino, kiu ne amis la politikajn aferojn kiuj koncernis la reĝon, kaj tion diris ofte publike. La geedzoj havis kvar filinojn nome:
 
* '''Maria Franciska''' (1734-1816), kiu heredos la portugalan tronon kiel [[Maria la 1-a (Portugalio)|Maria la 1-a]];
* '''Mariana''' (1736-1813), mortis fraŭla;
* '''Maria Franciska Dorotea''' (1739-1771), ankaŭ ŝi mortis fraŭla;
* '''Maria Franciska Benedikta''' (1746-1828), kiu geedziĝis kun sia nevo, la infanto dom Jozefo de Portugalio (filo de sia fratino Maria la 1-a; kiam tiu mortis, ŝi retiriĝis, kaj estis konata kiel la "princino-vidvino" la reston de sia vivo. Ŝi ne havis gefilojn.
 
=== Regado ===
Jozefo la 1-a estis tre katolika kaj adoris la operon. Ascendis al la portugala trono kiam li estis 35jaraĝa, post la morto de sia patro, kaj tuj lasis la povon en manoj de [[Sebastião José de Carvalho e Melo]], pli konata kiel la '''Markizo de Pombal'''. La historio de la regado de Jozefo estis markata de la politiko fare de la propra Melo.
 
[[Dosiero:EstatuaDJoseIemLisboa.JPG|thumb|250px|Skulptaĵo de Jozefo en la placo ''Terreiro de Paço'', Lisbono.]]
La povega Markizo de Pombal supervidis ĉiujn aspektojn de la ekonomia, socia kaj kolonia politikoj, kun intenco ke Portugalio iĝu grava rivalo por la alaiaj potencoj de [[Eŭropo]], tiel kiel plutenu sian propran povan statuson. Kiam [[procezo de la familio Távora|konspiro de nobeluloj] malsukcesis murdi la reĝon kaj la markizon, tio permesist Melo forpeli la [[jezuitoj]]n de Portugalio en [[1759]], akirante la kontrolon super la publika edukado kaj akirante bienojn de la eklezio.
 
La regado de Jozefo la 1-a estis fama ankaŭ pro la [[Lisbona tertremo en 1755|tertremo]] kiu detruis la urbon de [[Lisbono]] la [[1-a de novembro]] de [[1755]]. Pli da 100.000 personoj mortis pro la tertremo kaj la sekva [[cunamo]]. La tertremo kaŭzis krome ke Jozefo la 1-a akiris fortan [[klaŭstrofobio]]n kaj li jam ne sentis sin plu komforta loĝante inter muroj kaj pro tio translokigis sian kortegon al multekosta tendaro situa sur la montetaro de [[Ajuda (Lisbono)|Ajuda]]. Tie troviĝas aktuale la Palaco de Ajuda. La ĉefurbo lisbona rekonstruiĝis entute, sed multekoste, laŭ la indikoj de la Markizo de Pombal; surĉeval skultaĵo de la reĝo Jozefo la 1-a ankoraŭ videblas en la ''Praça do Comércio'' [Placo de la Komerco], unu el la ĉefaj placoj de Lisbono.
 
=== Morto kaj sukcedo ===
Post la morto de Jozefo la 1-a en [[1777]], la tronon heredis lia filino, [[Maria la 1-a (Portugalio)|Maria la 1-a]] kaj la ĉiopova regado de la Markizo de Pombal finis.
 
[[Kategorio:Reĝoj de Portugalio]]