Krucmilitoj: Malsamoj inter versioj

739 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
Malgraŭ tio, ke jam en la [[7-a jarcento]] la batalo de [[Bizanca imperio]] kontraŭ [[Persio]] kaj precipe poste kontraŭ [[araboj]] akiris en certan mezuron karakteron de sankta milito kontraŭ la nekreduloj kaj kelkaj [[historiisto]]j konsideras ĝin kiel antaŭbildon de la pli postaj krucmilitoj en Sanktan landon, regis ĝis la [[10-a jarcento]] konvinko, ke la konkereman militon ne eblas enkonduki al harmonio kun kristana postulo de neperforto.
 
En la [[11-a jarcento]] komencis subinflue de [[reformo de Cluny]] kaj de pliintensigo de la religia vivo kreski intereso pri [[pilgrima loko|sanktaj lokoj]], precipe pri [[Jerusalemo]], [[Romo]] kaj [[Compostela]]. Tiu ĉi intereso eliradis krom la alia el la pliintensa [[eskatologio|eskatologia]] atendado de [[fino de la mondo]] kaj sento de kulpo, ke [[Dia tombo|Sankta Tombo]], por la [[kristanoj]] loko de [[resurekto]] de [[Jesuo Kristo|Jesuo]], restas en la manoj de [[islamanoj]], kiuj plie endanĝerigas la [[pilgrimanto]]jn en Sankta lando. Iom post iom estis realigita ĝenerala konvinko, ke la intensa batalo por akiro de la sanktaj lokoj kaj kun tio koneksanta sekurigo de ŝirmo de la kristanaj pilgrimantoj estas la justa kaj ĝi estus fariĝonta devo de ĉiu [[kavaliro]]. Tia ĉi konvinko apogis sin eĉ pri principo de [[justa milito]].
 
En la dua duono de la [[11-a jarcento]] ekprenis la iniciaton la papoj. Formigado de la ideologio de krucmilitoj subtenis precipe papo [[Gregorio la 7-a]]. En la jaro [[1095]] lernanto de Gregorio, [[Urbano la 2-a]], respondis la peton, kun kiu la bizanca imperiestro [[Aleksio la 1-a Komnenos|Aleksio la 1-a]] turniĝis al la [[kurio]] kaj kiel la unua li apelis dum la [[koncilio de Clermont]] por krucista militiro. Krom la defendo de kredo kaj la [[orienta eklezio|orientaj kristanoj]] li havis por tio ankaŭ potenculemajn motivojn. Tiutempe okupigis lin la disputoj okazantaj enkadre de batalo pri [[investituro]] kontraŭ imperiestro [[Henriko la 4-a]], kies eksponento, [[kontraŭpapo]] [[Klemento la 3-a]] ĝuste konkeris [[sankta sidilo|sanktan sidilon]] en Romo. En alia flanko necesas konsideri, ke inter Bizanco kaj la [[okcidenta eklezio]] regis [[skismo]] kaj Aleksio la 1-a estis la unua, kiu ekde la jaro [[1054]] provis renovigi la interrilatojn inter Oriento kaj Okcidento.
 
 
==Politikaj kaŭzoj de la Krucmilitoj==
 
Sintezan kvadron pri la kaŭzoj originantaj la krucmilitojn oni povas ĉerpi el:
 
Rodney Stark [http://it.wikipedia.org/wiki/], ''Gli eserciti di Dio. Le vere ragioni delle crociate,'' Lindau, 2010, p. 365. (La sociologo liveras historion dokumentitan sur fontoj ankaŭ islamaj. Prezentiĝas ekvilibra rakonto kiu eksplikas kiel la krucmilitoj naskiĝis por reagi al la islama agresemo, kiu estis jam eliminita diversajn kristanajn komunumojn. Duabate, la libro montras kiel la islama agreso kontraŭ kristanoj ne naskiĝis sekve de la krucmilitoj, sed komence de la pasinta jarcento, okaze de la relanĉo de fondamentalismo kaj de radikala [[islamo]] antaŭ la eŭropa koloniismo).
 
===La unua krucmilito===