Brunetto Casini: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 28:
En [[1975]], kunlabore kun la eldonejo ''[[La Nuova Frontiera]]'', Brunetto Casini eldonis en Esperanto la poemkolekton ''[[La doloro]]'' de la itala poeto [[Giuseppe Ungaretti]].
 
Poste, en [[1977]], li fondis propran [[eldonejo]]n, ''[[Edistudio]]''<ref>http://www.edistudio.it</ref>, kiu dum pli ol 30 jaroj eldonis centojn da libroj en kaj pri la internacia lingvo.
 
En [[1982]], por la [[UK 1982|Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno]], li aranĝis kontrakton kun la monda kompost-firmao CompuGraphic, kiu pruntis fotokompostilon al la UK por prepari ĉiutagan eldonon de ''[[Heroldo de Esperanto]]'', redaktita de [[Ada Fighiera Sikorska]] kaj presita de [[Torben Kehlet]]. La kutimo dumkongrese publikigi tagan informilon, kutime kun titolo Kongresa Kuriero, de tiam fariĝis tradicio. Li poste denove redaktis la Kongresan Kurieron dum [[UK 1990]] (en [[Habano]]), [[UK 1991]] (en [[Bergeno]]), [[UK 2008]] (en Roterdamo), [2009] (en Bjalistoko).