Ferenc Szilágyi (verkisto): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
movi la enhavon al bona titolo
Linio 1:
[[Gravaj esperantistoj]] - [[Esperantlingva literaturo]]
#REDIRECT [[SZILÁGYI Ferenc (Francisko)]]
----
'''Francisko SZILÁGYI''' aŭ ''SZILÁGYI Ferenc''' ([[1895]]-[[1967]]) [[Hungario|hungaro]], advokato, [[Svedujo|sveda]] civitano.
 
Liaj originalaj verkoj:
* ''Trans la Fabeloceano'', modernaj fabeloj
* ''La granda Aventuro''
* ''Inter Sudo kaj Nordo''
* ''Koko krias jam''
* ''Mistero Minora'', psikologia kriminala romano
* ''Sveda Novelaro''
* Prozo kaj poezio estas kolekto ''Rapsodioj''.
 
Li tradukis el la hungara poezio:
* ''Poemaro el Hungarlando'',
* ''Pentroarto en Malnova Hungarujo'', verkon de [[Genthon]]
* ''Mi serĉis oron kaj oleon, sed trovis...'' de [[Flood]]
* ''Ni en Skandinavio'', humura verko de [[Breinholst]].
 
Aŭtoro de :
* ''La simpla Esperanto'', lernolibro
* ''Ellernu'', daŭriga lernolibro
 
SZILÁGYI ankaŭ kontribuis al la [[Esperanto|esperantlingva]] [[poemo|poem]][[antologio]] "[[Dekdu Poetoj]]" aperinta en [[1934]] ĉe la eldonejo [[Literatura Mondo]] sub redakto de [[KALOCSAY Kálmán]], kiu komentas KURZENS kaj lian poezion tiel :<br>
"La freneziĝinta mondo, la postmilita kaoso, la senespereco de l' baraktanta homaro stertoras en multaj poemoj de Szilágyi per ŝiritaj akordoj, aŭdacaj moduloj, ofte per penetraj disonancoj. Jam tie ĉi montriĝas lia tendenco simbolisma kies plej sukcesa frukto estas "La Tasko". En ĝi la sento de senpovo por helpo kaŝas sin sub groteska ŝerco, tra kiu, tamen, eĉ pli potence tratondras la malespera danĝersonorilo; la fina grimaco eatas kvazaŭ dolore cinika vangofrapo. Ankaŭ en sia memliriko li havas emon al simboloj: tiuj poemoj montras senhelpan vaganton de vivo, senespere ĉirkaŭrigardantan en embarasa kirlo-mikso. Eble, malofte, iom sentiĝas kelka manko de senpereco. Sed tio ja ne koncernas lian "Vivraporton", ĉi tiun freŝvoĉan, sincere varman vivkonfeson, en kiu la telegrama lakoneco tiel ĉarme subpentras per bohema rezignacio ĝuste la plej korŝirajn plendojn. La atako de Nekrasov kontraŭ la recenzisto Szilágyi estis vere bonvena, ke ĝi instigis por la elkanto de tiu ĉi poemo."
 
Li kunlaboris al [[Hungara Antologio]], [[Sveda Antologio]] kaj [[Enciklopedio de Esperanto]]. Ĉefredaktoro de grava kultura, socia kaj literatura revuo [[Norda Prismo]]. Eminenta stilisto.
 
[[Kategorio:Esperanto]] [[Kategorio:Esperanto-kulturo]]
[[Kategorio:Esperanto-movado]] [[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto]]
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S]]
[[Enciklopedio de Esperanto - S|EdE-S]]
 
'''Ferenc SZILÁGYI''' (siládji), (ps. Silabo, Silag, Sife, Fersil, F. S), hungaro, d-ro jura, redaktoro, E-instruisto. Nask. 1 febr. 1895 en Budapest. Estis oficisto, longtempe senlabora. Estis ĉefsekr. de la Lit. Societo „Vajda Janos“. Kuulaboranto de diversaj hungaraj gazetoj. E-isto de 1924. (1. H. Heroldo, l930, n-ro 5.) Komence li agadis en la oficista grupo de HESL de 1929 en HES altnivelaj lit. vesperoj kaj konstanta kursgvidado.). En 1932 li komencis instrui laŭ la memverkita lumbildmetodo (v.) kaj de la sama tempo gvidas sukcesajn kursojn en Svedlando; dum unu jaro 20 kursoj kun ĉ. 500 kursanoj, kaj 32 prelegoj plejparte pri Hungarujo. Kunlaboraĵoj en „H. Heroldo“, „HDE“, „Litova E-Revuo“, „Pola E-isto“, „Sveda E-Gazeto“ kaj „L. M.“, kies red. li estas. Verkoj: „Poemaro el Hungarlando“ (poemtradukaĵoj), 1929; „Pentroarto en la Malnova Hungarujo“, traduko de riĉe ilustrita verko de Genthon, 1932; „Trans la Fabeloceano“, originalaj noveloj kaj poemoj, 1932; sprita lernolibro, 1932; kunlaboro al „Hungara Antologio“, 1933. Kunlaboris ankaŭ al la „Sveda Antologio“; lia novmetoda gramatiko aperis en 1935. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.
 
== Ekstera Ligo ==
*[http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/dekdu/szilagyi/ Poemoj de Francisko SZILÁGYI en ''Dekdu Poetoj'']
 
[[Kategorio:Hungaraj esperantistoj]]
 
[[cs:Francisko Szilágyi]]