Maryse Bastié: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Diantino (diskuto | kontribuoj)
Linio 4:
Perdinta sian patron, 11-jaraĝa ŝi travivis malfacilan infantempon. Adoleskantino, ŝi estis laboristino en ŝuo-uzino kiel led-stebistino. Post unua edziniĝo kaj eksedziniĝo, ŝi ekkonis Louis Bastié, kiel sian prizorgatan soldaton <ref> prizorgata soldato : temas pri soldato al kiu dum milito junulino amike sendas leterojn kaj donacetojn </ref> kaj edziniĝis kun li. Li estis leŭtenanto aviadisto. Kun li naskiĝis ŝia pasio al aviado. La 29-an de septembro 1925, ŝi ricevis sian pilot-diplomon. Unu semajnon poste, ŝi flugpasigis sian aviadilon sub la ŝnuregoj de la transborda ponto en [[Bordeaux]]. Sed la sekvan jaron, ŝia edzo mortis en aviadila akcidento. Ŝi ne senkuraĝiĝis kaj iĝis instruantino por pilotado. Ses monatojn poste la lernejo fermiĝis.
 
Ŝi venis en [[Parizo]]n, kie ŝi ofertis flugbaptojn kaj faris aeroreklamojn. Ŝi decidis aĉeti sian propran aviadilon, ''Caudron C109'' kun motoro je 40 ĉv. Ĉar mankis al ŝi mono por flugigi ĝin, la piloto Drouhin helpis al ŝi financi sian pasion. En julio 1928, li proponis al ŝi la postenon de unuaranga piloto. Tiam kun li, ŝi estigis unuan virinan rekordon validigitan pri distanco (1058 km) en Treptow en [[Pomeranio]]. En 1929, ŝi estigis novan virinan rekordon de Francio rilate flugdaŭron kun 26 horoj kaj 44 minutoj. Tiu rekordo estis forprenita el ŝi la 2-an de majo 1930 fare de Lena Bernstein. Decidiĝinta reakiri tiun rekordon ŝi ekflugis vespere la 2-an de septembro 1930 kaj surteriĝis la 4-an post 37 horoj kaj 55 minutoj da flugado. Ŝi baraktis ĝis senforteco kontraŭ malvarmeco kaj dorm-manko. Poste ŝi estigis rekordon de distanco kun 2976 km el Parizo al Uring ([[Sovetunio]]). Pro tio ŝi ricevis la krucon de kavaliro de la [[Honora Legio]] kaj la usonan ''Herman Trophy'', unuafoje aljuĝitan al virino. En 1935, ŝi kreis en [[Orly]] la lernejon « Maryse Bastié Aviado ». Kuraĝigita de [[Jean Mermoz]], kun kiu ŝi jam faris flug-iron kaj -revenon, ŝi preparis la traflugon de la [[Suda Atlantiko|suda Atlantika Oceano]]. Preskaŭ unu monaton post la malapero de Mermoz, la 30-an de decembro 1936, sole pilotante aviadilon ''Caudron-Simoun'' ŝi transflugis la Atlantikan Oceanon el [[Dakaro]] al [[Natalo (Brazilo)|Natalo]] ([[Brazilo]]).
 
Ekde 1934, kun Hélène Boucher kaj Adrienne Bolland, aviadistinoj, ŝi engaĝiĝis en [[feminismo|feminisman batalon]] por la [[voĉdonrajto]] de francaj virinoj, subtenante [[Louise Weiss]], kiu kanditatis al la deputitaj balotoj en Parizo.