Kratilo (dialogo): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Kratilo (dialogo)''' (greke: Κρατύλος) estas verko de la dua periodo de Platono. En ĝi estas priotraktata la problemon de la Lingvaĵo aŭ, pliprecize, de la adekvate...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:40, 22 maj. 2010

Kratilo (dialogo) (greke: Κρατύλος) estas verko de la dua periodo de Platono. En ĝi estas priotraktata la problemon de la Lingvaĵo aŭ, pliprecize, de la adekvateco de la nomo al la objekto. La protagonistoj de la dialogo estas Sokrato, Hermogeno kaj Kratilo.


Strukturo kaj enhavo de Kratilo

a) Renkonto inter Sokrato kaj Hermogeno kaj Kratilo. Forlumado de la problemo kaj de la tezoj pri la adekvateco de la nomoj. Sokrato renkontas Hermogenon kaj Kratilon diskutantaj pri la probelemo de adekvateco de la nomoj kaj informiĝas, de Hermogeno, pri la teorioj subtenataj. Kratilo asertas ke, la nomoj estas nature, nome ili respegulas reale la realaĵon; Hermogeno opinias, male, ke la nomoj estas arbitraj, enkondukitaj de la uzo kaj konvencio.

b) Refuto de la tezo de Hermogeno laŭ kiu la nomo entenas en si mem ion de la objekto al kiu ĝi referencas.

Sokrato komencas refuti la tezon de Hermogeno, demonstrante ke, la nomoj ne estas nuraj konvencioj, sed ankaŭ reprezentas ion de la objekto, ili nome enhavas kelke da karakterizoj kiuj ilin igas perfektaj en la adaptiĝo al la aĵo priskribita. Tion pruvas la fakto ke, ekzistas paroladoj veraj kaj paroladoj malveraj. Ĉar la nomo estas arto de la parolado, evidentas ke, la nomoj utiligitaj en la parolado vera devas esti adekvataj; tiuj utiligitaj en la vera devas esti korektaj dum tiuj utiligitaj en la malvera parolado tiaj ne povas esti. Kiu decidis la elekton de la nomoj, la leĝfarinto, saĝa homo, encentrigis sian atenton al la ideo de la nomo, tiun ĉi adaptigante al la diversaj necesoj, literoj kaj silaboj malsamaj. Li kreis nomojn korektaj, baziĝante ĝuste sur la naturo de la aĵoj.

c) Etimologia sekcio kiel pruvo pri la tezo de Sokrato.

Ĉi tie startas la lingva etimologia sekcio okupanta grandan parton de la dialogo. Estas konsideritaj nomoj de dioj kiel Tantalo kaj Zeuzo kaj paralele estas disvolvita egalan rezonadon rilate la nomojn de la kvalitoj de la homo, kiel la animo kaj la korpo. Sekve oni antaŭeniras la analizon pri la nomoj de la astroj, de la naturaj fenomenoj. La analizo eniras detaloj sur la moralaj kvalitoj de la homo.

4) La adekvateco de la nomoj taksiĝas sur la bazo de adekvateco de la elementoj kiuj ĝin konsistigas.

Post longa disertacio, Sokrato eksplikas al Hermogeno ke, la nomoj ĝis tiam analizitaj estas nomoj formitaj per kunmeto. Tiu ilia karakterizo (esti kunmetaĵo) igas ilin analizeblaj cele de plua esploro: tiu de la elementoj ilin konsistigantaj, kiel la vokaloj. La vokaloj, aŭ, pli ĝenerale, la elementoj formantaj la nomojn devas fakte reprodukti la esencon de la aĵoj, ĉar al tiu ili referencas. Komenciĝas ĉi tie la analizo pri iuj literoj kiel ρ kaj λ (rho kaj lambda)

5) Interveno de Kratilo: “Ne ekzistas nomoj neadekvataj”.

Kratilo oponas supran tezon de Sokrato: li insistas ke, la nomo estas ĉiam ĝusta, ĉiam vera, ĉar ĝi samnaturas kun la aĵoj kiujn ĝi priskribas.

6) Respondo de Sokrato: ne estas idento inter nomo kaj objekto, sed simileco.

Sokrato komencas refuti la tezon de Kratilo. Ne sufiĉas, fakte, diri ke, la nomo kaj la aĵo (objekto) referencata estas la samo. La vorto “ĉevalo” kaj la vera kaj propra ĉevalo havas ion komunan kiel vizaĝo portretita entenas ion de la vizaĝo de la persono referencata: tamen, ili ne estas egalaj. Se oni allasas tiun fakton (kaj Kratilo, kvankam malmulte konvinkita, tion faras) necesas ankaŭ allasi ke, ekzistas nomoj adekvataj kaj nomoj neadekvataj. Cetere, portreto povas en la intencoj de la pentristo reprodukti la vizaĝon de iu persono kaj poste esti malsimila.

7) Kontestado de Kratilo: “la nomoj estas fonto de kono”.

Kratilo plukontestas kontraŭ Sokrato la problemon de la kono pere de la lingvaĵo: se la homoj konas kaj lernas la naturon de la aĵoj pere de la nomoj, tio estas pere de la lingvaĵo, evidentas ke, ne povus esti iu ajn kono se la lingvaĵo ne estus adekvata, nome se la nomoj ne estus samnaturaj kun la aĵoj:

8) Obĵeto de Sokrato: “la kono estas vera nur se ĝi koncernas la aĵojn kaj ne la nomojn ilin indikantajn.

Sokrato tiam subtenas ke, la leĝfarinto, kiu unua uzis la nomon, ne certas ke mem havis opinion ĝustan pri la aĵoj mem; li fakte ne povis lerni pere de la nomoj, ĉar ilin ne jam estis inventitaj. Eblas, do, ke plenumis kelkajn erarojn kaj tio estas pruvate el la fakto ke, iuj nomoj ne estas adekvataj. Estas maniero pli preciza por koni,ne pere de la nomoj, sed pere de la aĵoj; nur la aĵoj povas ne esti kontraŭataj dum la nomoj povas subiĝi al mulfacetaj interpretoj. La ebleco de kono vera kaj de reala adekvateco de la nomoj kuŝas en la stabileco de la aĵoj. Ĉar se la naturo estas stabila, kaj restas ĉiam egala, eblas ĝin dominadi kun korekteco.

9) Konkludo: skeptikeco de Kratilo kaj forpermeso de Sokrato.

Kratilo sin montras malmulte konvinkita kaj fine malproksimiĝas el Sokrato kune kun Hermogeno.


Teorio pri la lingvaĵo

Hermogeno simbolas la sofisman koncepton pri la lingvaĵo: laŭ Sofistoj, ekzemple de Protagoro, se “la homo estas mezuro de la aĵoj”, ĉiu nomo adaptiĝas al la kondiĉoj pretigitaj de la uzo. La vorto “ĉevalo” estas pure konvencia; estas nenio komuna inter la vorto ĉevalo kaj la reala ĉevalo, tamen la komuna uzo permesis tiun akcepton kaj, do, oni opinias adekvata la aserto ke tiu besto estas ĉevalo. Tamen masmaniere egalas uzi la vorton “sciuro” aŭ la vorton “cikado” ĉar ekzistas neniu similaco inter la nomo kaj la aĵo nomata.


Naturalisma teorio pri la lingvaĵo

Kratilo simbolas, male, la naturalisman koncepton pri la lingvaĵo: estas absoluta idendeteco inter la nomo kaj la aĵo nomata. La nomo entenas en si mem la naturon kiu trapenetras la aĵon nomatan. Ĉiu nomo estas indico de kono, de mirinda, dia, kvazaŭ sankta. La nomo estas ĝusta ĉar la unuaj nomantoj de la aĵoj estis la dioj kiuj, estante perfektaj, asignis nomojn perfektajn al la aĵoj. Ne ekzistas neadekvataj: estas nomoj kaj “ne”-nomoj.


Platona teorio pri la longvaĵo

Platono fundas sian koncepton pri la lingvaĵo sur la ontologio; laŭ Platono estas aenpera evidento ke, ekzistas alia realo trans la nomoj: estas la realo mem de la aĵoj al kiu la nomo referencas. Necesas, fakte, ke ekzistu naturo transe de la nomoj por ke ekzistu realan “nomebleco”. Sen tiu naturo, sen tiu esenco, fariĝus senutila nomi ĉar oni devus indiki nenion per la nomo: nenio estus nomebla. Platono tiam komencas per la dialogo “Kratilo” senvuali teorion pri senŝanĝaj Ideoj: nome pri esenco stabila de la naturo, kiu restu egala kaj neŝanĝita laŭ la tempo kaj igas samtempe valida la nomeblecon mem.

Platono do transas la konvenciisman koncepton de Hermogeno.


La figuro de la leĝfarinto kaj de la dialektikulo en “Kratilo”

Plurfoje Platono referencas al la figuro de la leĝfarinto kaj de la dialektikulo. Tiu de la leĝfarinto estas bildo de tiu kiu unua uzis nomojn por referenci al la aĵoj: Sikrato/Platono sin servas de la “leĝfatinto” laŭ malarĝa senco, lin vidigante kaj homo kaj diaĵo, alproksimiĝante tiamaniere al la naturalisma koncepto de Kratilo. Tamen oni jam vidis kiel Platono foje dubas pri la neeraripovo de la leĝfarinto, ĉar li asignis ankaŭ nomojn malprecizajn kaj neadekvatajn. La figuro de la diatektikulo, male, reprezentas la novan koncepton pri la lingvaĵo prielaborita de Paltono. Laŭ Kratilo ne ekzistas alia kono ol tiu de nomo. Platono, male, konvikitas ke, la vera kono kuŝas trans la nomon, en la esenco mem de la aĵoj. Se la leĝfarinto estas kiu kreas la nomojn baziĝante sur la naturo de la aĵoj, la dialektukulo konas la naturon de la aĵoj laŭ profunda maniero kaj, tial, scias kiun nomon atribui al unuopa aĵo. Tia nomo estos nature adekvata.


Influo de la Kratila vidpunkto

Kiam esploristoj provis alfronti la problemon de la rilato inter nomo kaj realo kutime laŭiris la penson de Platono akceptante la ideon de arbitreco de la signo. Laŭ tiu tezo, jam subtenita de lingvistiko Ferdinand de Saussure, la ligo inter vorto kaj objekto ne estas natura, sed kulture determinita. La ideoj disvovitaj en Kratilo, kvankam datitaj, historie estis starpunkta referenco en la disvolviĝo de la lingvistiko.


Eksteraj ligoj


Bibliografio

  • Umberto Eco, La ricerca della lingua perfetta nella cultura europea, 1993, Bari, Laterza.
  • Umberto Eco, La serĉado de la perfekta lingvo en la eŭropa kulturo. Trad.: Daniele Mistretta, 1996