Patro Brown: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Patro Brown''', literatura personulo de “Patro Brown” estas sacerdoto de la katolika eklezio kaj detektivo, protagonisto de diversaj krimfikcioj de...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 05:37, 24 maj. 2010

Patro Brown, literatura personulo de “Patro Brown” estas sacerdoto de la katolika eklezio kaj detektivo, protagonisto de diversaj krimfikcioj de la rita verkisto Gilbert Keith Chesterton diverslingven tradukitaj.

Prezento de la personulo

La unua aperiĝo de Patro Brown okazis en la rakonto “La blua kruco) dum vaporŝipe albordiĝas al Harwich, kaj tiel estas priskribita de Chesterton:

“Pastro romkatolika, stature tre malalta, devenanta el vilaĝeto de Essex. [...] Tiu pastreto estis ĝuste la esenco de la ebenoj de Essex: li havis vizaĝon ronda kiel la pastobuletoj de Norfolk, la okulojn senkoloraj kiel la Norda maro, kaj portadis diversajn nigrpaperajn pakaĵojn, kiuj li ne sukcesadis teni unuigitajn. [...] Li kunportis grandan ombrelon kiu daŭre faladis el lia manoj; ŝajnis ke li ne sciis kiu estas la parto de la tiketo konservenda por la reveno”

En 1911, la rakonro aperie en angla revuo kaj poste en la kolekto “La senkulpeco de Patro Brown” (The Innocence of Father Brown), kaj estis la unua aliro tra la publiko de longa, kaj sukcesa kaj feliĉiga serio. Diros Chesterton en sia biografio ke, la unua karakterizo de Patro Brown estas ne havi karakterizojn: “lia graveco, ne notiĝis grava”; lia konsiderinda kvalito, ne esti konsiderinda, lia tre ordinara eksteraĵo el si mem celis esti kontraste kun lia atento kaj inteligento, nesuspektataj.

Ĉiam en sia biografio, Chesterton eksplikas, krome, ke, tiu hometo, preskaŭkaŝe foriĝinta el lia plumo kaj leviĝinta al la honoro de la literatura gloro, estis Vera Homo. Homo Viva en la “chestertona” senco (nome, homo kiu ne akceptas esti morta dum mem ankoraŭ vivas), sed ankaŭ en la vera senco de la vorto.

Pastro Brown ekzistis vere. Lia nomo Pastro John O' Connor, estis sacerdoto katolika naskiĝinta en familio de la verda Irlando. John O' Connor, parokestro de Sankta Kutberto, rekontita en vintra posttagmezo de 1903 en Yorkshire: li estas priskribita kiel homo malalta, kun dolĉa vizaĝo kaj modesta aspekto. Chesterton asertas estinti trafita de la takto kaj spirito per kiuj li kapablis asociiĝi al siaj kunuloj multe "Yorkshire" kaj multe protestantaj.

Nia Chesterton allasas ke, Patro O' Connor estis la intelektula inspiranto de la rakontoj pri Patro Brown “kaj ankaŭ de aliaj aferoj pli gravaj”. La renkonto estis tiel surpriza kaj decida por la vivo de Chesterton ke li tiel skribos tiun vesperon:

“[...] Se tiam oni dirintus al mi ke, dek jarojn poste mi estus fariĝinta mormona misiisto en la Cannibal Islands, mi tiam tiom surpriziĝus, kiom se oni aludintus ke, post dekkvin jaroj, mi estus farinta mian ĝeneralan konfeson kaj estus ricevita en al Eklezio kiun li servadis”.

Fakte Pastro O' Connor estos unu el la protagonistoj de la konvertiĝo al Katolikismo de Gilbert Keith Chesterton en 1922. Cannibal Islands Efektive pastro O'Connor ne havis ĉiujn la karakterizojn de la fikcia Patro Brown priskribita kiel hometo distriĝema kaj malzorgema eĉ se intuicia kaj genia. Precizigas fakte Chesterton ke, John O'Connor reale havis neniun el tiuj eksteraj karakterizoj: ne estis distriĝema, sed delikata; ne estis malzorgema kaj embarasita, sed sagaca; ne nur, sed havis aspekton de persono amuza kaj amuziga. Irlandano sentema kaj spirite vigla, kun profunda ironio kaj kun iometa kapablo incitiĝi “karakteriza de lia raso”.

Aspektoj de lia detektiveco

Se komparata kun la fikciaj detektivoj de la sama epoko, de Lebranc kaj de Conan Doyle ekzemple, la detektivo de Cherterton distingiĝas de Serlok Holmes kaj Arsèn Lupin pro inklino al “malkovro de animaj movoj de nobleco en la mortigintoj”; li serĉas la veron de la koro; li ne serĉas precipe scii kiu estas la kulpulo, sed kio estas la kulpulo aŭ kiel kio lin movis; li provas funkciigi la virtojn de la homo. La vero de la krimo ne estas la armilo, la impluiso, la cirkonstacoj, estas la li pli ol la krimulo lin interesas, eĉ pli, la dramo de la libero kaj de la graco kiuj fundas la homon en la grandeco de la humaneco. (Jean-Robert Armogathe, en Avvenire de 5a de majo 2010)

Verkaro de Chesterton pri Patro Brown

[1]

Kinaj kaj televidaj versioj

  • ...

Bilstriaj versioj

Eksteraj ligoj