Rabdismo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
unua inkĵetado
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:58, 24 maj. 2010

Rabdismo estas divenado per rabdo, aŭ divenvergo, cele de malkovri grundakvon, enterigitajn metalojn aŭ ercon, gemojn, subgrundajn tombejojn aŭ aliajn diversajn kaŝitajn objektojn sen uzo de sciencaj aparatoj aŭ iloj.

Rabdisto en Francio dum la 18-a jarcento

Historio

Dum antikveco, rabdoj estis uzataj por pridemandi gediojn. Oni scias ke rabdismo por trovi akvon aŭ metalojn estis praktikata en Germanio en ekde la 15-a jarcento. alĥemistoj atribuas al tiuj praktikoj magiaj povoj. Marteno Lutero kondamnas rabdismon ĉar ĝi estus okultisma kaj tiel oponus la unuan ordonon. Rabdismo, kiel aliaj divenartoj estis malpermesitaj dum la inkviziciaj procesoj (1701). La kutimo estas komuna dum la 18-a kaj 19-a jarcento en Eŭropo, sed malkutimiĝas dum la 20-a jarcento. Disponi pri puto estis olim la ĉefa rimedo por certiĝi pri akvoprovizo, kaj rabdismo estis la plej komuna tekniko por determini kie la puto estos fosita. En la 1960-oj, la marista infanterio de Usono uzas rabdoj en Vietnamio por trovi armilojn kaj subgrundajn tunelojn.

Klarigo

Moderna scienco taksas rabdismon kiel pseŭdosciencon kaj asertas ke akvotrovado estas pura hazardo. Tiu aserto baziĝas sur multnombraj, duoble blindaj sciencaj eksperimentoj.

Por la franca fizikisto Yves Rocard, aŭtoro de verko eldonita en 1962 Le signal du sourcier (La signalo de la rabdisto), rabdoj rolas kiel detektilo de nekonscia manotremblado kaŭzita far geofizikaj variadoj de la tera magneta kampo. Ĉeesto de subgrundaj akvoj sufiĉe modifus magnetan kampon por ebligi sensivajn personojn ilin percepti. Li eldonas en 1989 sian lastan prian verkon : La Science et les sourciers (Scienco kaj rabdistoj).

Iloj

<gallery> File:Allemanswiro.jpg|Metalaj L-formaj stangoj File:Curious Myths p 81 rod.jpg|Y-forma divenvergo el ligno (ĝenerale avelarbo)