Steleo de la Morta Maro: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''La steleo de la Morta Maro''' estas nigra ŝtono unuafojon konigita de Ada Yardeni [http://darkskies1.wordpress.com/2008/07/07/a-new-dead-sea-scroll-in-stone-by-ada-yardeni/] kiu ĝin...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:42, 26 maj. 2010

La steleo de la Morta Maro estas nigra ŝtono unuafojon konigita de Ada Yardeni [1] kiu ĝin tradukis kaj pristudis (A New Dead Sea Scroll in Stone? in «Biblical Archaeology Review», 2008). La steleo altiris la atenton de multaj studuloj, ekscitante diskutojn kiuj foje finiĝis por alpreni trajtojn pli ideologiajn ol sciencajn. Foje el ĝi kaj pri ĝi aperis la demando: ĉu ĝi aludas al Mesio atendita de la hebreoj?

Origino

Ĝia deveno ne certas ĉar ĝi ne estis trovita dum arkeologia prifosado, sed en la merkatejo de antikvaĵoj, kaj estis akirita de David Jeselsohn, kolektanto de Zuriko, kiu permesis al Ada Yardeni ĝin publikigi. Laŭ tiu esploristino, probablas ke, la steleo devenis el la Morta Maro, aŭ eble el la zono de Jordano. Tiu steleo surportas hebrelingvan literaron perinke skribitan kaj ne gravure entranĉitan, kaj enhave apokaliksan (simile al tiuj samĝenraj trovitaj en la grotoj de Kumrano. Ĝis nun ĝi ne estas konigita de alia hebrea fonto. Jeĥezkel Kaj pro lingvistaj motivoj, ĉar temas pri post-ekzila hebrea kaj antaŭ-misnaa lingvoj, kaj pro steleaj paleografiaj karakterizoj, la dokumento ŝajnas datinda je la malfrua epoko de la unua jarcento aK., aŭ je la komenco de la unua pK. Ĉar la malantaŭo de la steleo estas tre kruda, dum la antaŭo estas perfekte glatigita kaj elfinita, oni suspektas ke ĝi estis origine algluita al parieto aŭ muro.

La stato de la epigrafaĵo

La surskribaĵo mem konsistas el 87 lineoj lokigitaj sur du kolonoj (kiel en papirusaj rulaĵoj, dum tiu ĉi estas sur ŝtono), dividitaj per maldikaj gravuritaj strekoj (plue kiel en la rulaĵoj de la Morta Maro). La epigrafaĵo estas multe konsumata, kaj poparte nelegebla, mankhava. La situacio estas malplibona pro la fakto ke la bazo de la skribaĵo estas dividita en tri blokoj. Ankaŭ la literoj restintaj integraj ofte mallacile legeblas. La tasko de la Yardeni estis vere laciga.

Bibliaj Citaĵoj

El kio deduktebla, tamen, ŝajnas emerĝi literatura teksto simila al la bibliaj profetioj, temanta pri revelacio farita de la ĉefanĝelo Gabrielo, aŭ ĉiukaze de iu nomata Gabrielo. Estas, fakte, verkita unuapersone kaj adresiĝas al dua persono; ĉe la lineo 77 oni legas: “Mi, Gabrielo”. El tio la titolo atribuita de la Yardeni: Hazon Gabrielo, “La revelacio de Gabrielo”. Tia revelacio riĉas je antikva-testamenta referencoj, aparte de la profetaj libroj, Danielo, Zeĥarja kaj Ĥagaj (Ĥag 2,6 estas laŭlitere citita en la lineo 24-25), sed estas entenata ankaŭ laŭtiteraj citaĵoj de Eliro 20,6, Readmono 5,13 kaj Jeremia 32,18. Apud Gabrielo aperas en la epigrafaĵo ankaŭ Mikaelo, nomota “mesaĝisto”, do “anĝelo”. La ĉefanĝelo Mikaelo jam personulas en Danielo de la Malvova Testamento, en la Nova Testamento en Apokalipso 12,7 kaj en la epistolo de Judaso, en la mortmaraj rulaĵoj kaj en la literaturo apokrifa de la ciklo de [[Libro de Ĥnoĥ|Ĥanoĥ]. Ĝuste la ĉeesto de Gabrielo kaj Mikaelo igas imagi ke temas pri apokalipsa teksto ĉar, aparte en la eksterbibliaj fontoj, tiuj du ludas kiel apokalipsaj figuroj. Kiel en la bibliaj profetioj, tiu ĉi profetio deklaras esti “vorto de Yaveo”, foje difinita ankaŭ Elohei Yisrael “Dio de Izraelo”. Kiel en la hebrea biblio, oftas la referencoj al la gloro (kavod) de Dio, kaj multaj profetioj ekas kun la vortoj “Tiel diras la Sinjoro de la taĉmentoj/de la armeoj”, kie “Sinjoro” estas kaj Yahweh kaj Elohim. Reĝo Davido estas tie plurfoje citita, kiel “Davido mia servisto” aŭ “Davido la servisto de Javeo”; ankaŭ Jerusalemo estas ripete menciata.

Interpretaj hipotezoj

Yardeni hipotizas ke, la aŭtoro de tiu teksto estis subtenanto de davida dinastio. Tiu steleo estas tiom interesa pro tio ke ĝi helpas prilumi la primesiajn atendojn en la tempo de Jesuo. kaj de ties resurekto. Iuj, tamen, asertis ke ĝi indikas ke, la historio de Jesuo kaj ties resurekto estus elpensaĵo fundita ne sur historiaj datenoj, sed nur sur antaŭa hebrea tradicio. La tiudokumentaj argumentoj alvokitaj, tamen, pruvas nur ke, la Mesio estis atendata: kio estas de ĉiam kaj de ĉiuj konsentita.

Eksteraj ligoj

[2]