Rütli: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 7:
 
La unua skriba mencio de Rütli datiĝas nur el la jaro [[1307]], kiam sur Rütli trupoj de Urio povis kuniĝi kun Ŝvicanoj por komune ataki teritorion de la [[Monaĥejo Einsiedeln]]. Certaj historistoj tial datas la Rütli-Ĵuron nur al la merkredo antaŭ Sankta-Martino 1307. Oni tamen ne vere scias, kiam la Svisa Ĵurkomunumo vere estis fondita, nek ĉu la Rütli-Ĵuro reale okazis aŭ estas pura mito.
 
==Rütli kiel nacia monumento==
La Rütli-Herbejo estas nacia monumento, kiu tamen estis konservita en tre simpla formo. Ekzistas nur ŝiphaltejo kaj restoracio. La konservon de Rütli ebligis la ''Svisa Komunutila Societo'' (germane ''Schweizerische Gemeinnützige Gesellschaft, SGG''), kiu en la jaro [[1859]] kolektis monon kaj aĉetis la herbejon por malebligi la realigon de planita hotelkonstruo sur la loko. La societo ĉiujare okazigas la 1-an de aŭgusto simplan memorfeston sur Rütli. Dum la lastaj jaroj ofte dekstroekstremuloj ĝenis la festadon. Ŝoka estis la evento, kiam dekstruloj insultaĉis la 1-an de aŭgusto [[2005]] la tiaman federacian prezidanton [[Samuel Schmid]]. En la postaj jaroj la festo de la 1-a aŭgusto sur Rütli povis okazi nur sub forta polica protekto.
 
==Rütli Raporto==