Ĉeĥoslovaka armeo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kerio (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Kerio (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 13:
==La armeo en la 20-aj jaroj==
[[Image:100 mm Skoda Gebirgshaubitze.jpg|thumb|Haŭbizo [[10cm montara haŭbizo M 16/19]]]]
En la ĉeĥoslovaka armeo okazis en la jaro [[1922]] plua reorganizado, dum kiu estiĝis 12 infanteriaj divizioj, 2 montaraj brigadoj kaj 3 rajdistaj brigadoj, kun suma nombro 150
En la periodo de komenco de la 20-aj jaroj estis fermitaj aliancanaj kontraktoj kun [[Francio]] kontraŭ [[Germanio]] kaj kun [[Jugoslavio]] kaj [[Rumanio]] kontraŭ [[Hungario]] (la t.n. [[Malgranda interkonsento]]). Ekde duono de la 20-aj jaroj la situacio ŝanĝiĝis ankaŭ en gvidado de la armeo, al la plej superaj postenoj venis ĉeĥoslovakaj generaloj kaj influo de la franca armea misio sinkis. La unua ĉeĥoslovaka estro de la ĉefstabo fariĝis generalo [[Jan Syrový]].
==La armeo en la 30-aj jaroj==
[[Image:LT vz 35.PNG|thumb|Ĉeĥoslovaka tanko LT-35]]
[[Image:Avia B534.jpg|thumb|Ĉeĥoslovaka persekut-aviadilo Avia B-534]]
Komence de la 30-aj jaroj komenciĝis videble ŝanĝiĝi la sekureca situacio de [[Ĉeĥoslovakio]]. Al potenco en Germanio venis [[Adolf Hitler]], pri kies ekspanziemaj intencoj ne estis dubinde. La ĉeĥoslovaka armeo devis rapide reagi al tiu ĉi stato per principaj disponoj, nome eĉ spite al tio, ke la monda ekonomiko troviĝis en ekonomia krizo. La plej alta konsilantaro de la defendo de ŝtato decidis en la jaro [[1934]] rapidigi modernigo de la armeo kaj plenigi la armilaron. Ŝanĝojn alportis ankaŭ nomigo de generalo [[Ludvík Krejčí]] en frunton de la armeo, kiu faris vicon de necesaj disponoj. Estis farita reorganizo kaj modernigo de la armeo, denove enkondukita dujara [[baza militservo]], oni komencis konstrui [[Ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj|limregionajn fortikaĵojn]].<ref>''Vojenské dějiny Československa III. díl.'' 1. vyd. Praha : Naše vojsko, 1987. 584 s. ISBN 28-044-87. p. 424.</ref> La armeaj elspezoj por la defendo de la ŝtato senĉese kreskis kaj dank' al ili venis ankaŭ novaj laborokazoj por ĉeĥoslovakaj civitanoj.
La ĉeĥoslovaka armeo akiris en tiu ĉi perodo novajn tipojn de armiloj. Estis konstruita nova [[peza mitralo modelo 37]], en brna [[Zbrojovka Brno|armilfabriko]] prepariĝis fabrikado de la unua ĉeĥoslovaka [[mitraleto]]. [[Artilerio]] kaj [[infanterio]] estis ekipitaj per novaj haŭbizoj kaj kanonoj (ekz. [[3,5cm kontraŭtanka kanono modelo 37]], [[10,5cm vulgara kanono modelo 35]] kaj pluaj), okazis granda alkresko de nombro de artileriaj tiriloj, ŝarĝ- kaj personaj aŭtomobiloj (ekz. [[Tatra 85]], [[Praga RN]], [[Tatra 57]]) kaj [[motorciklo]]j. La armeo estis ekipita iom post iom per [[tanketo modelo 33]] kaj tankoj [[LT-34]] kaj [[LT-35]], prepariĝis produktado de moderna tanko [[Panzerkampfwagen 38(t)|LT-38]]. Estis modernigita ankaŭ [[floto]], la plej disvastigita [[persekut-aviadilo]] fariĝis [[Avia B-534]], la plej disvastigita [[bombaviadilo]] [[Letov Š-328]]. En franca licenco estis fabrikata plurcela aviadilo [[Aero MB-200]], en soveta licenco denove [[Avia B-71|Tupolev SB-2]]. Estis preparata produktado de modernaj [[ĉasaviadilo]]j [[Avia B-35]] kaj [[Avia B-135]].
En la jaro [[1935]] [[Ĉeĥoslovakio]] fermis aliancanan kontrakton kun [[Sovetunio]]. La reorganizo de la ĉeĥoslovaka armeo estis finita en la jaro [[1938]]. En paco ĝi konsistis el 7 komandantejoj de korpusoj, 17 infanteriaj divizioj kaj 4 rapidaj divizioj, dum kio ties nombra stato faris 200.000 viroj. En majo de la jaro [[1938]] estis sekve de la malboniĝanta situacio proklamita parta mobilizo kaj la [[23-an de septembro]] [[1938]] pro sekvoj de [[munkena interkonsento|munkena krizo]] la mobilizo ĝenerala.<ref>''Vojenské dějiny Československa III. díl.'' 1. vyd. Praha : Naše vojsko, 1987. 584 s. ISBN 28-044-87. p. 511.</ref> Post akcepto de la kondiĉoj de la [[Munkena interkonsento]] la limregionaj regionoj de Ĉeĥoslovakio estis iom post iom transdonitaj al [[Germanio]], [[Pollando]] kaj [[Hungario]]. La armeo en tiu ĉi periodo partoprenis ne nur en evakuado de tiuj ĉi regionoj kaj certigado de la novaj ŝtatlimoj, sed ĝi gvidis batalojn precipe kontraŭ hungaroj kaj kontraŭ [[Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj|ukrainaj naciistoj]]. Armitaj kunpuŝiĝoj okazis eĉ kontraŭ germanoj, kiuj volis alproprumi pli da teritorio, ol difinis la [[Munkena interkonsento]]. Plua reorganizo jam ne estis tempo por fari ĝin, ĉar la lando estis en marto de [[1939]] aneksita fare de [[germanoj]] kaj estiĝis [[Protektorato Bohemio kaj Moravio]], en Slovakio estiĝis memstara [[Slovaka ŝtato]].<ref>KLIMENT, Charles K.; NAKLÁDAL, Břetislav. ''Slovenská armáda 1939–1945.'' Praha : Levné knihy KMa, 2006. 366 s. ISBN 80-7309-396-2. s. 16.</ref>
== Referencoj ==
<references />
|