Ĉeĥoslovaka armeo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 31:
 
Multe da ĉeĥoslovakaj soldatoj estis dum la milito enigita en [[Ĉeĥoslovaka kontraŭnazia reszistmovado|enlandan kontraŭnazian rezistmovadon]] aŭ agadis en partizana rezistmovado kaj sur la teritorio de Bohemio kaj Moravio, kaj sur la teritorio de Slovakio dum [[Slovaka nacia ribelo]]. En la jaro 1945 la soldatoj aktive eniĝis en [[Maja ribelo de ĉeĥa popolo|majan ribelon]], kiu estis unu el la faktoroj de detruigo de fronto kaj rapida liberigo de la ĉeĥaj landoj en la fino de la milito mem.
 
==Ĉeĥoslovaka armeo 1945-1954==
[[Image:SU 100 czech republic.jpg|thumb|"Ĉeĥoslovaka" memmova kanono [[SU-100]]]]
[[Image:Airforce Museum Berlin-Gatow 53.JPG|thumb|Ĉeĥoslovaka [[MiG-15]]bis (ĉeĥoslovaka markigo S-103) en Berlina muzeo]]
La [[25-an de majo]] [[1945]] estis aprobita la t.n. ''Dumtempa organizado de la ĉeĥoslovaka defendpotenco'', laŭ kiu okazis reorganizo de la ĉeĥoslovaka armeo. En la landon iom post iom estis revenantaj soldatoj, kiuj batalis kontraŭ la naziismo en ĉiuj batalfrontoj de la [[dua mondmilito]]. La teritorio de Ĉeĥoslovakio estis dividita en kvar regionojn, en kiuj estiĝis iom post iom 16 infanteriaj divizioj, kiujn plenigis tanka korpuso kaj artileria divizio. La komenca optimismo en la planoj por alikonstruo de la armeo estis alternigita per sobriĝo, fontanta pro malharmoniigita postmilita ekonomiko kaj pro mano de homaj kaj materialaj fontoj. La ĉeĥoslovaka armeo estis post la milito komisiita por fari [[Ellandigo de germanoj el Ĉeĥoslovakio|forŝovon de germanoj]] kaj hungaroj kaj ĝi estis enigita en helpon en la nacia ekonomio. Apud la taĉmentoj de [[Korpuso de nacia sekureco]] ĝi partoprenis ankaŭ en bataloj kontraŭ [[banderanoj]]. Post reorganizo de la armeo en la jaro [[1947]] estis malaltigitaj statoj kaj vico de taĉmentoj pereis. Post la jaro [[1948]], kiam la potencon en Ĉeĥoslovakio ekprenis komunistoj, okazis karakterizaj ŝanĝoj eĉ en la armeo. El la armeo estis devigita foriri pli ol duono de oficiroj, komencis okazi eĉ persekutoj de soldatoj. Enkadre de la politikaj procesoj estis juĝitaj precipe la soldatoj, kiuj batalis dum la dua mondmilito en okcidenta Eŭropo, sed paradokse okazis eĉ persekutado de kelkaj soldatoj, batalantaj dum la milito el la batalfronto orienta. La armeo tute venis en la potencon de [[Komunista partio de Ĉeĥoslovakio|KPĈ]] kaj en la jaro [[1950]] okazis principa reorganizo laŭ la soveta modelo. En la jaro [[1951]] estis inter Ĉeĥoslovakio kaj Sovetunio subskribita ''Interkonsento pri maniero kaj kondiĉoj de rekapitulo por liverita armilaro kaj materialo'', laŭ kiu Sovetunio donis krediton en alteco de preskaŭ 44 milionoj da rubloj por aĉeto de armea tekniko, sed precipe de aviadiloj kaj radiolokatoroj. Okazis plialtigo de armigo kaj plialtigado de nombroj de anoj de la armeo, kiu post la jaro [[1953]] superis 300 mil personoj.
 
Por la ĉeĥoslovaka armeo estis en la postmilita periodo tipa stato, kiam sur la teritorio de Ĉeĥoslovakio troviĝis diversa armilaro, kiu devenis eble el la tuta Eŭropo kaj Usono. Temis pri tankoj [[Panzerkampfwagen 38(t)|LT-38]], [[LLT (LT-40)]], [[M5 Stuart]], [[Crusader (tanko)|Crusader]], [[Challenger (tanko)|Challenger]], [[Cromwell (tanko)|Cromwell]], [[Sherman Firefly]], [[T-70]], [[T-34/76]], [[T-34/85]], [[IS-2]], [[Pz-III]], [[Pz-IV]], [[Panther]], [[Tiger]], memmovaj kanonoj [[SU-76]], [[SU-85]], [[Hetzer|ST-38 I]], [[Marder III|ST-38 II]], [[StuG III]], [[43M Zrínyi II]], [[SU-100]], [[ISU-152]], diversaj tipoj de kanonoj kaj ties tiriloj, kirasitaj veturiloj, aŭtomobiloj aŭ malpezaj armiloj. La ĉeĥoslovaka armea floto disponis la tutan vicon de aviadiloj, kiuj estis post la milito tipe markitaj (vidu [[Markigo de la aviadiloj uzataj en Ĉeĥoslovakio post la dua mondmilito]]). La orientado al Sovetunio post [[Ferbuaro de 1948 en Ĉeĥoslovakio|ferbruara renverso]] fakte solvis ankaŭ direktado de havigado de plua armilaro. La ĉeĥoslovaka armeo komencis iom post elimini britiajn, usonajn aŭ germanajn tankojn kaj aviadilojn kaj komenciĝis orientiĝi aŭ al armilaro fabrikata en USSR, al soveta armilaro fabrikata en licenco en Ĉeĥoslovakio aŭ al propraj ĉeĥoslovakaj armiloj, kirasitaj aŭtomobiloj aŭ transportaj rimedoj. Se la surteraj fortoj uzis ĝis duono de la 50-aj jaroj teknikon, kiu estiĝis fakte dum la dua mondmilito, poste en la floto okazis signifa modernigo. En la armilaron estis en tiu ĉi periodo enkondukitaj batalaviadiloj [[Iljuŝin Il-10]], fuz-ĉasaviadiloj [[Jakovlev Jak-17]], [[Jakovlev Jak-23]], [[MiG-15]] kaj [[MiG-17]] fuz-bombaviadilo [[Iljuŝin Il-28]].
En junio de la jaro [[1954]] en [[Prago]] okazis la 10-a kunveno de KPĈ, kiu konstatis, ke ''Ĉeĥoslovaka armeo fariĝis armeo popola, edukata al senlima sindoneco kaj amo al la popol-demokrata patrujo''. La nomo Ĉeĥoslovaka armeo estis tiel ŝanĝita al [[Ĉeĥoslovaka popola armeo]].