Manuel da Nóbrega: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sc:Manuel de Nobrega; cosmetic changes
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Pastro]] '''Manuel da NÓBREGA''' naskiĝis en la [[18-a de oktobro]] [[1517]] en [[Sanfins]], inter [[Doŭro]] kaj [[Minjo]], norde de [[Portugalio]]. En [[Salamanko]], studis [[Humanismo]]n ĉe la loka [[universitato]] kaj en [[1541]] abiturieĝis pri [[kanono]] en [[Koimbro]]. Aliĝante en la [[jezuitoj|Jezuita Kompanio]] en [[1549]] kie li estis komisiita gvidi la unuan mision en [[Brazilo]] kune kun aliaj kvin jezuitoj.
 
Li elŝipiĝis en [[Salvador (Brazilo)]], [[Bahia]], en [[1549]] kaj fondis preĝejon, kie li estis paroĥestro kaj misiisto. Li tuj kreis pedagogian kaj didatikan metondon por instruado elementa kaj duagrada al [[indiĝeno]]j. Kolonianoj komencis fortan opozicion kontraŭ lia laboro pro la indiĝenoj, kio devigis interveni la reĝon [[Johano la 3-a (Portugalio)]], kiu starigis [[episkopo|episkopecon]] por ke la [[katekizo]] ricevu pli altan aŭtoritaton kaj forton. Pastro Manuel ĉiam resperktis la kutimojn kaj morojn de la indiĝenoj; li konsiladis sed ne altrudis. [[Poligamio]] kaj [[antropofagio]] estis komunaj praktikoj ĉe la indiĝenoj, sed la pastro komprenis, ke ili bezonas toleremon. Li helpis ilin, por ke ili mem komprenu, ke tiaj kutimoj estis forlasendaj. Sed neniam permesis la uzon de forto kaj trudo, kiel deziradis aliaj eŭropanoj. Tio kaŭzis malamikecon de li kun [[episkopo]] [[Pero Fernandes]], la unua episkopo de [[Brazilo]]. En la lastaj monatoj de la jaro [[1552]], pastro Nóbrega estis devigata foriri Salvadoron kaj iri al [[São Vicente (São Paulo)|San-VicentioVicento]] (nuna [[San-Paŭlio]]), kie en [[1553]] li fondis la vilaĝon [[San-Paŭlo|San-Paŭlo de Piratininga]]. En la sekvaj jaroj, li fondis kelkajn [[orfejo]]jn, kiuj ricevis indiĝenojn, blankulojn kaj nigrulojn en egaleco, kaŭzante grandan malĝojon ĉe la registaro kaj ekleziaj superuloj.
 
En [[1559]], li estis senoficiga el la posteno de provincestro pro lia kondukto, ĉar li firme batalis kontraŭ sklavecon. En aprilo [[1563]] okazis ribelon de [[Tamojoj]] kontraŭ la portugalanoj, Pastro Nóbrega iĝis [[ambasadoro]] de koloniistoj por repacigo. Post la pacigo en [[1565]], [[reĝo|reĝino]] [[Katarino la 1-a (Portugalio)|Katarino]] komisiis [[Estácio de SÁ]] kiel koloniestron de [[Brazilo]]. La nova koloniestro, decidis fondi vilaĝon [[Rio-de-Ĵanejro]]n kaj petis helpon al Pastro Manuel da Nóbrega. Tie mortis la pastro post kelkaj jaroj, en [[1570]].