Batalo de Näfels: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 9:
==La batalo==
La armeo habsburgo, kunigita en Weesen, kiu konsistis el 600 rajdistoj kaj proksimume 6000 piedsoldatoj tiam invadis la [[Linth|Linth-Valon]] kaj trapasis la 9-an de aprilo 1388 la glarusan defendolinion konsistante el 300 soldatoj. La Habsburgoj nun rabante invadis la valon rabatakis la vilaĝojn [[Näfels]], [[Mollis]], [[Netstal]] kaj [[Glaruso|Glaruson]]. Malgrau neĝo 600-soldata trupo konsistanta el Glarusanoj, Ŝvicanoj kaj Urianoj alkuris trans la [[Pragel-Pasejo]] kaj kolektiĝis malantaŭ Näfels sur la monteto ''Rautiberg''. Kiam la rabantaj Habsburgoj malkovris tiun trupon, ili interrompis sian rabadon, ordigis sin kaj atakis la ĵurkomunumanojn. Profitante de la terena avantaĝo la ĵurkomunumanoj povis ĵeti rokerojn kaj ŝtonegojn sur la rajdistojn venante de malsupre kaj fuĝigi ilin al marĉo apud Wesen, kie multaj Habsburgoj dronis pro la pezaj kirasoj.
 
==Sekvoj==
Post tiu batalo la Habsburgoj kaj la Svisa Ĵurkomunumo interkonsentis pri paco, kiu estis fiksita unue al 6 jaroj kaj poste en la jaro [[1394]] longigita je pliaj 20 jaroj. La Habsburgoj rezignis pri ĉiuj siaj privilegioj pri la ok malnovaj lokoj de la Svisa Ĵurkomunumo kaj tiel perdis sian kontrolon pri la [[Alpoj|alpaj]] [[montpasejo|montpasejoj]].
 
==Eksteraj ligiloj==