Teŝinio: Malsamoj inter versioj

34 bitokojn aldonis ,  antaŭ 10 jaroj
sen resumo de redaktoj
'''Teŝinio''', ankaŭ '''Teŝinia Silezio''' (pole ''Śląsk Cieszyński, Ziemia Cieszyńska'', germane ''Teschener Schlesien'') estas termino markanta la teritorion de la eksa [[Teŝina princlando]] en [[Silezio]] inkluzive de ĉiuj ties eksaj teritorioj, el kiuj fariĝis memstaraj [[landa stato|landaj statoj]], kaj kun la teritorio de landa stato Bohumín, neniam apartenanta al ĝi.
 
Okcidente Teŝinio estas limigita proksimume de fluoj de riveroj de [[Ostravice (rivero)|Ostravice]] kaj [[Odro]] (la limoj fakte diversloke zigzagis laŭlonge laŭ ambaŭ riveroj) kaj el oriento de rivero [[Biała (rivero)|Biała]]. Historia metropolo de la teritorio estas [[Teŝino]] Hodiaŭ la teritorio estas dividita inter [[Ĉeĥio]] (proksimume 56 % de la eksa teritorio) kaj [[Pollando]] (proksimume 44 % de la eksa teritorio).
 
== La teritorio ==
La teritorio de Teŝinio ensumigas la orientan (silezian) parton de urbo [[Ostrava]], [[distrikto Karviná]] ([[Karviná]], [[Havířov]], [[Orlová]], [[Bohumín]] kaj [[Český Těšín]]), parto de [[distrikto Frýdek-Místek]] ([[Frýdek]], [[Třinec]], [[Jablunkov]], [[Hnojník]]) kaj nuntempan polan disktrikton Cieszyn ĝis duurbo [[Bielsko-Biała]], kiu estas el duono en [[Silezio]] (al Teŝinio apartenas [[Bielsko]] kaj duone en [[Malgrandpolio]] ([[Biała (urbo)|Biała]]).
 
Teŝinio estas parto de [[Moraviasilezia regiono]] (la ĉeĥa parto) kaj [[Silezia Provinco]] (la pola parto). La apudlimregiona kunlaboro desaltas precipe en projekto de eŭroregiono ''Těšínské Slezsko - Śląsk Cieszyński''.
9 171

redaktoj