Spiringen: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 25:
 
==La legendo pri Urnerboden==
Laŭ legendo el [[mezepoko]] inter [[Kantono Glaruso|Glaruso]] kaj [[Kantono Urio|Urio]] ekzistis disputo, kie estu la limo inter la du ŝtatoj. Finfine la glarusanoj kaj urianoj interkonsentis, ke ili faros kurkonkurson. Ambaŭ elektis sian plej bonan kuriston kaj interkonsentis, ke ili ekkuro matene, kiam la virkoko krias al Klausen-Pasejo, kaj kie ili renkontiĝos, tie estu la limo. La urianoj malbone nutris sian virkokon, kaj tial ĝi frue leviĝis kaj krie vekis la urian kuriston. La glarusanoj siaflanke pensis, ke ilia virkoko laborus pli bone, kiam ĝi bone manĝis. Sed ve, la sata virkoko bone dormis ĝis tagmeze, kaj la uria kuristo jam aperis en la glarusa valofundo. La glarusanoj nun veiis, ĉar ili perdintus laŭ la veto praktike sian tutan teritorion. Tiam la uria kuristo diris: Do bone, mi donas al vi ŝancon. Via kuristo portu min sur sia dorso, kaj ĝis tien, kien li sukcesas kuri kun mi, mi cedas al vi la limon. La glarusa kuristo do levis la urianon kaj sukcesis kun li sur la dorso akiri ĝis antaŭ Urnerboden. Tial la limo estis tiel fiksita, ke Urnerboden, kvankam situanta sur glarusa flanko de la pasejo, apartenas al Kantono Urio.
 
==Eksteraj Ligiloj==