Æ: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SilvonenBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ca:Æ
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
----
 
{{signo|Æ æ}}
'''Æ''', [[minusklo|minuskle]] '''æ''', estas la 27-a litero de la alfabetoj [[Dana lingvo|dana]] (prononcata [e]), kaj [[Norvega lingvo|norvega]], kaj litero ankaŭ de la [[Feroa lingvo|Feroa]], [[Islanda lingvo|Islanda]] (32-a litero) kaj mortintaj [[Norena lingvo|Norena]] kaj [[Anglosaksa lingvo|Anglosaksa]] lingvoj. Ĝia minusklo en la [[Internacia Fonetika Alfabeto]] simbolas sonon meze inter la [[Esperanto|Esperantaj]] "a" kaj "e" (kiel la ''a'' de ''c'''a'''t'' "kato" Angle, aŭ la ''a'' de ''m'''a'''nd'' "viro" Dane). Similan sonon ĝi havas en la Norvega, kaj havis en la Anglosaksa kaj Praislanda/Pranorvega (= Norena), dum ĝi Dane pli similas al Esperanta "e". Modernislande ĝi [[diftongiĝis]] al [aj] (ekzemple ''h'''æ'''!'' "sa!", de Usonangla ''Hi!'' [haj]). Por la IFA-sono [æ] la [[Finna lingvo|Finna]] kaj [[Sveda lingvo|Sveda]] uzas la literon [[ä]], en la [[Hungara lingvo|Hungara]] ĝi estas skribata [[e]]. (La [[Germana lingvo|Germana]] ''ä'' pli similas al la Dana ''æ''.)