Nossrat Peseschkian: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e + manka traduko de librotitolo
Linio 6:
Post naskiĝo kaj infanaĝo en Irano, Nossrat Peseschkian en [[1954]] por studo de [[medicino]] venis al Germanio kaj studis en la universitatoj de [[Frajburgo]], [[Frankfurto-ĉe-Majno]] kaj [[Universitato de Majenco|Majenco]]. Post kiam li finis la studon, doktoriĝis, specialiĝis pri [[neŭrologio]], [[psikiatrio]] kaj [[psikoterapio]] kaj pliprofundigis la studon pri psikoterapio en Germanio, [[Svislando]], [[Aŭstrio]] kaj [[Usono]], li en 1968 malfermis tagan klinikon en Wiesbaden. Samtempe li aktiviĝis esplori kaj seminarie instrui pri [[profunda psikologio]] kaj surbaze de tio fine evoluigis la konceptaron de ''„pozitiva psikoterapio“'' - ĝi apartenas al la metodaroj de [[humanismo|humanisma]] [[profunda psikologio]].
 
En 1971 li fondis "psiko- kaj familioterapian pluedukan rondon" en Wiesbaden, pli poste la "Akademion pri Psikoterapio Wiesbaden" (''Wiesbadener Akademie für Psychotherapie'', mallongigite WIAP), ekde la jaro 2000 ŝtate rekonita kiel postuniversitata plueduka instituto por psikoterapio ĝenerale kaj specife de infanoj kaj adoleskuloj), en 1977 la "Germanan Societon pri Pozitiva Psikoterapio (''Deutsche Gesellschaft für Positive Psychotherapie e. V.''). La Akademio en Wiesbaden nuntempe estas inter la gvidaj institutoj de [[profunda psikologio]] en Germanio. Ĝis la fino de la jaro 2006 kadre de ĝi en Germanio, Aŭstrio, Svislando kaj [[Luksemburgio]] pluedukiĝis al psikoterapiista profesia kompetenteco proksimume 38000 kuracistoj, psikologoiojpsikologoj kaj pedagogoj.
 
Nossrat Peseschkian kaj siaj kolegoj gvidis seminariojn en pli ol 60 ŝtatoj kaj publikigis pli ol 26 libroj. Unu el liaj fokusoj estis la uzo de [[fabelo|fabelaj]] historioj kaj vivosaĝaĵoj en la psikoterapio. Ekde la jaro 1971 li estis docento la postuniversitata Akademio por Kuracista Plueduko de [[Hesio]] en [[Bad Nauheim]] kaj honoraria profesoro de la Nacia Psikoneŭrologia Esplorinstituto ''Beĥterev'' en [[Sankt-Peterburgo]]. Inter la apartaj fokusoj ĉiam estis transkultura psikoterapio kaj [[familia terapio]]. Nuntempe ekzistas pli-malpli 100 centroj pri Pozitiva Psikoterapio en 33 ŝtatoj.
Linio 12:
En la jaro 2005 li starigis kaj poste gvidis fondaĵon je la nomo "Internacia Akademio de Pozitiva kaj Transkultura Psikoterapio", kiu helpu plukonatigi la konceptaron.
 
Nossrat Peseschkian estis edzo kaj havis du infanojn kaj kvar genepojn. Lia edzino Manije estas familia psikoterapiistino kaj liaj du filoj laboras kiel psikiatroj kaj psikoterapiistoj en Wiesbaden: Dr. med. habil. Hamid Peseschkian nun gvidas la "Akademion pri Psikoterapio Wiesbaden" (WIAP) kaj Dr. med. Nawid Peseschkian gvidas grandan eksterhospitalan terapiiejon pri [[infana kaj adoleskula psikiatrio kaj psikoterapio]]. Nossrat Peseschkian estis aktiva [[bahaismo|bahaisto]] kaj pri bahaismo ankaŭ verkis iujn publikaĵojn.
 
== Publikaĵoj (elekto) ==