Bayamo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 5:
 
== Historio ==
'''San Salvador de Bayamo''' estas la dua [[vilaĝo]] fondita en [[Kubo]] la 5an de [[novembro]] [[1513]] de [[Diego Velázquez]]. Pro la navigado kiun ebligis la rivero Bayamo, la vilaĝo floradis rapide kune kun [[Santiago de Cuba]], tiam [[ĉefurbo]] de la hispana kolonio. En la 19a [[jarcento]] komenciĝis ĉi tie la agado por la sendependeco de [[Kubo]], la plej elstara figuro estis [[Carlos Manuel de Céspedes]] kiu liberigis siajn sklavojn kaj komencis la [[milito]]n en '''La Demajagua''', kiu nuntempe apartenas al la [[municipo]] [[Manzanillo]]. La bajamanoj organiziĝis en framasonaj loĝioj por povi kospiri kontraŭ la hispana registaro. En tiu ĉi urbo, ĉefurbo de la [[provinco]] Granma, la nacia himno estis kantita unuafoje la 20an de [[oktobro]] [[1868]]. En la urbo estis dezajnita la [[flago]] de Carlos Manuel de Céspedes, hodiaŭ flago de la Nacia Asembleo de la Popola Potenco. Bayamo estis la unua ĉefurbo de la Ĉe-Milita Respubliko dek tagojn post la komenco de la milito en '''La Demajagua'''. La 12an de [[januaro]] [[1869]] ĝiaj enloĝantoj preferis bruligi la urbon antaŭ liveri ĝin al la hispana kolonia armeo, tiu fakto konstituas unu el la plej transcendaj en la historio de Kubo. Bayamo estas la naskiĝurbo de Carlos Manuel de Céspedes, [[Patro]] de la [[Patrio]]. En la [[centro]] de la urbo trovigas [[muzeo]] kun apartenaĵoj kaj dokumentoj de la renomita patrioto. Ankaŭ ekspoziciiĝas '''El Cubano Libre''' (La Libera Kubano), la unua sendependa periodaĵo poblikigita de Céspedes.
 
==Esperanto-movado==