Adolfo Frederiko (Svedio): Malsamoj inter versioj
Moldur (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo: thumb|upright|Adolfo Frederiko de Svedio <!--thumb|upright|Reĝo Adolfo Frederiko--> '''Adolfo Frederiko''' (n... |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 19:03, 8 jun. 2010
Adolfo Frederiko (naskiĝinta la 14-an de majo 1710 en Kastelo Gottorf; mortinta la 12-an de februaro 1771 en Stokholmo) estis de 1751 ĝis sia morto reĝo de Svedio.
Adolfo elektiĝis la 23-an de junio 1743 kiel tronheredonto kaj ekreĝis en 1751 post la morto de Frederiko. Lia kroniĝo okazis la 26-an de novembro samjare. Antaŭ lia surtroniĝo li estis princepiskopo de la princepiskopujo Lubeko.
Samkiel lia antaŭulo Frederiko, Adolfo ne havis multan potencon; la ĉefa povo estis koncentrita ĉe la "Regna Koncilio". En 1756 kelkaj subtenantoj de Adolfo kaj lia edzino provis puĉon. La puĉo sukcesis, kaj pluraj puĉintoj estis ekzekutitaj. Adolfo restis reĝo, sed kun malmulta influo.
Adolfo mortis la 12-an de februaro 1771 pro apopleksio sekve de ampleksega festmanĝo, kie li estis konsuminta omaron, kaviaron, acidan brasikon, fumaĵitan haringon kaj ĉampanon, kaj finfine 14 porciojn de sia plej ŝatata manĝaĵo: semla (= "fastobulko", bulko kun migdalaĵo kaj kremo) en varma lakto. Pro tio, svedaj lernejanoj konas lin kiel "la reĝo kiu mortis tromanĝante".
Familio
La 29-an de aŭgusto 1744 Adolfo Frederiko edziĝis kun Luiza Ulrika de Prusio. Ŝi naskis al li kvar infanojn:
- 1746-1792 Gustavo la 3-a, reĝo de Svedio
- 1748-1818 Karolo la 13-a, reĝo de Svedio
- 1750-1803 Frederiko Adolfo, duko de Ostrogotio
- 1753-1829 Sophie Albertine, princino de Svedio
Antaŭe: | Reĝoj de Svedio | Poste: |
---|---|---|
Frederiko | 1751–1771 | Gustavo la 3-a |
Antaŭe: | Princepiskopo de Lubeko | Poste: |
---|---|---|
Karlo | 1727–1750 | Frederiko Aŭgusto |