Sofia de Palatinato: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|Pentraĵo de [[Peter Lely]] '''Sofia de Palatinato''', {{lingv|de|e}} ''Sophie von der Pfalz'', (naskiĝinta la {{daton|14|oktob...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 19:48, 8 jun. 2010

Sofia de Palatinato, germane Sophie von der Pfalz, (naskiĝinta la 14-an de oktobro 1630, mortinta la 8-an de junio 1714), filino de Elizabeto Stuart kaj Frederiko la 5-a de Palatinato (la "vintra reĝo"), estis edzino de princo-elektisto Ernesto Aŭgusto de Hanovro, kaj prapatrino de ĉiuj britaj monarĥoj ekde Georgo la 1-a.

Pentraĵo de Peter Lely

Sofia ludas gravan rolon en la historio de Britio kaj ties tronsukcedo. Kiel filino de Elizabeto Stuart kaj nepino de Jakobo la 1-a de Anglio ŝi estis la plej proksima ne-katolika parenco de Vilhelmo la 3-a post lia sen-ida bofratino Anna Stuart. Ŝi estis do elektita kiel tronheredonto de la brita trono. Reĝino Anna tamen vivis pli longe ol Sofia, do finfine la tronon heredis ne Sofia, sed ŝia filo Georgo la 1-a.

Sofia, ano de la dinastio Vitelsbaĥoj, fariĝis prapatrino de la dinastio Hanovro, kaj prapatrino de ĉiuj postaj britaj monarĥoj ĝis nun.

Idoj:

  1. 1660-1727 Georgo la 1-a, reĝo de Anglio ekde 1714.
  2. 1668-1705 Sofia Ĉarloto de Hanovro, edzino ekde 1684 de Frederiko la 1-a de Prusio.