Historio de Unuiĝinta Reĝlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 285:
 
===Ĉefministro===
Surbaze de leĝo el la jaro [[1701]] la trono devis post la morto de Anna esti donita al la plej proksima protestanta parenco. Tio estis [[Sofia de Palatinato]], la nepino de [[Jakobo la 1-a]], kiu edziniĝis kun duko el [[Hanovro (lando)|Hanovro]]. Kiam [[Anna de Britio]] en la jaro [[1714]] mortis, la trono devis esti donita al [[Georgo la 1-a (Britio)|Georgo]], la pranepo de Jakobo. Kelkaj politikistoj, precipe Torioj, volis surtronigi [[James Francis Edward Stuart|Jakobon la 3-an]], la filon de [[Jakobo la 2-a (Anglio)|Jakobo la 2-a]]. Ili promesis al li la tronon, se li iros el la [[romkatolikismo]] al la protestanta kredo. Sed li estis spitema kiel la ceteraj Stuartoj kaj ne cedis. Li prefere klopodis akiri la tronon per soldata vojo. En la jaro [[1715]] li komencis ribelon kontraŭ [[Georgo la 1-a (Britio)|Georgo la 1-a]]. Liaj aliancanoj en Anglio kaj Skotlando nomiĝis jakobanoj aŭ [[jakobitismo|jakobitoj]], subtenantoj de Stuartoj. Sed ili malvenkis kaj kiam Torioj kuniĝis kun la jakobanoj, Georgo komisiis ''[[whig]]''-anojn pri kreo de registaro. La potenco en tiu ĉi periodo estis transportita el la parlamento al ensemblo de ministroj, nomata '''kabineto'''. En aliaj landoj la reganto havis nelimigitan potencon. Sed en Anglio la ministroj facile ekregis, ĉar Georgo ne sciis angle nek montrante grandan intereson pri la lando. Frunte de la kabineto staris [[Robert Walpole]], la unua '''ĉefministro''' en la historio. Lia potenco fontis el liaj financulaj kapabloj. Li establis la unuan [[banko]]n, kiu donis monon. Li helpis homojn, kiuj bankrotis investinte en komercajn kompaniojn. Al la homoj ŝajnis avantaĝe investi en ilin, ĉar la eksterlanda komerco floris. En estonteco jam la kompanioj respondecis pri la mono de siaj klientoj. Ĝuste Walpole establis la kabineton. Ĉiuj ministroj respondecis pri la politika decido kaj se iu profunde ne konsentis el ili, oni atendis lian abdikon. La potenco de reĝo havis jenajn limigojn:
# li ne povis esti katoliko
# li povis nek krei nek ŝanĝi la leĝojn
Linio 297:
====Koloniismo kaj libereco====
{{ĉefartikolo|Sepjara milito}}
Georgo mortis en la jaro [[1727]] dum vizito en [[Hanovro]]. Lia filo [[Georgo la 2-a (Britio)|Georgo la 2-a]] surtroniĝis, kiu same translasis la faktan regadon al sia ĉefministro. En tiu ĉi periodo Granda Britio disvastigis sian '''kolonian imperion''' per okupo de teritorio tra la tuta mondo. La plej grava loko prenis 13 amerikaj kolonioj sur la orienta marbordo de [[Ameriko]]. En la jaroj [[1743]] - [[1748]] ili gvidis militon kontraŭ Francio pri akiro de kontrolo super [[Aŭstrio]]. En 1756 ili denove troviĝis kontraŭ si en la '''sepjara milito'''. La [[prusoj]] estis aliancanoj de la angloj. [[William Pitt (pli maljuna)]] danke al sia maristaro sukcesis limigi la movon de la francaj komercaj ŝipoj. La milito disvastiĝis en la tutan mondon. En [[Kanado]] britoj akiris de francoj en la jaro [[1759]] [[Kebekio]]n kaj je unu jaro pli poste [[Montrealo (Kebekio)|Montrealon]], kiuj komercis precipe kun [[fiŝo]]j kaj [[ligno]]. Britio realigis sian influon ankaŭ en [[Hindio]] je konto de Francio. Tiuj ĉi profitoj ankoraŭ memkonscion kaj fieron de la angloj. Sed [[Georgo la 3-a (Britio)|Georgo la 3-a]], la nova reĝo, surtroniĝinta en [[1760]], haltigis la ekpanziemajn militojn de Pitt. Li fermis la pacon kun Francio. Sed eĉ tiel la profitoj kreskis ĝis fino de la jarcento. La [[Okcidenta Hindio]] fariĝis la plej prosperanta kolonio. En Britio fabrikitaj metalaj produktoj kaj vestoj estis ekportitaj en [[Afriko]]n, kie oni interŝanĝis ilin je [[sklavo]]j. Tiujn ili forveturigis en Hindion, por ke ili laboru sur sukerplantejoj. Georgo la 3-a, diference de siaj patro kaj avo, ne orientiĝis al Hanovro kaj li klopodis pli aktive agadi en Britio. Konkrete li mem volis elekti la ministrojn, ĉar plej bone li regis kun mallarĝa rondo de siaj konsilantoj. En la parlamento senĉese ne estis reprezentitaj ĉiuj tavoloj. La balotrajton havis nur loĝantoj, kies salajro atingis certan limon. Ĉiu regiono havis en la parlamento du reprezentantojn. Sed por influemaj proprumantoj de grundo ne estis problemo aranĝi, ke tien venu homoj, kiuj poste balotu en ilian utilon. Same ili timigis kaj subaĉetis la balotontojn, kiuj havis luigita ilian grundon. La parlamento en tiu ĉi periodo havis malproksime al demokratio. Sed [[John Wilkes]], la membro de la asembleo de reprezentantoj klopodis atingi, por ke ĉiuj loĝantoj povu libere partopreni en la politika vivo. En la jaro [[1763]] li ekagis kontraŭ Georgo kaj senvuale li kritikis lian pacon kun Francio, eĉ ne avertinte [[Prusio]]n, sian aliancanon. Wilkes eldonis artikolon en sia ĵurnalo. La reĝo kaj la ministroj igis malliberigi lin en la londona [[Tower]]. Sed juĝisto rifuzis juĝi lin, ĉar li rompis neniajn leĝojn. Estis agnoskite, ke '''la libereco de unuopulo estas superita al la interesoj de ŝtato'''. Ĝis tiam reganta tavolo ne kutimiĝis akcepti la opiniojn de ordinaraj homoj. Post la jaro [[1750]] ekkreksis nombron de ĵurnaloj. Oni komencis pli interesiĝi pri la politika agado. Same oni komencis fondi politikajn grupojn ekster la parlamento.
 
===Ameriko===