Tendaraj tagoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Tri-kajera serio de lerniloj por Esperanto, bazita sur la situaci-komunika aliro al lingvo-lernado.
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:04, 10 jun. 2010

Tendaraj tagoj estas tri-kajera lernilo-serio kun pure Esperantlingva enhavo. Ĝi uzas la situaci-komunikan aliron al lingvo-lernado kaj estas unuavice celata por grupa uzo kun pli junaj lernantoj. Pro la pure cellingva enhavo, ĝi aparte konvenas por uzado kun lernantoj el malsamaj lingvo-fonoj. Konvene al la bezonoj de Esperanto, ĝi estas tre verbo-centra.

La baza situacio estas deko da diversnaciaj junuloj en Esperanto-tendaro. Ili estas inventemaj kaj spritaj personoj - tra iliaj ideoj, ludoj kaj verkoj, la studantoj renkontos multajn pliajn interesajn homojn kaj bestojn: biskvito-ŝatan urson, kuraĝan cirkan ĵongliston, la plej malkapablan sorĉistinon en la mondo kaj la propran Esperantan heroon kaj spionon 005. La verkinto estas Stefan MacGill, kun ilustraĵoj de Pavel Rak.

La unua kajero aperis en 1990, kun du reeldonoj. Ĝi ampleksas 42 paĝojn kaj prezentas kvardekon da verboj. Ĝi nun estas ekster la merkato kaj atendas reverkadon kaj reeldonon. Intertempe la kajero 'Okulo' servas kiel anstatauaĵo, ĉar ĝi kovras similan gramatikon kaj leksikan materialon.

La dua kajero aperis en 1992, kun unu reeldono. Ĝi ampleksas 72 paĝojn kaj kovras signifan parton de la lernaĵoj necesa por aktive uzi la lingvon. Pere de aventuroj de la E-spiono 005, la libro en leĝera maniero konigas plurajn bazajn fenomenojn de la Esperanto-mondo: la Centra Oficejo, Unua Libro, Fundamento, Akademio, PIV ks.

La tria kajero aperis en 1996 kun amplekso de 76 paĝoj. Ĝi kovras post-komencantan lingvo-materialon kaj fakte estas uzebla kun lernantoj de ajna aĝo. La kulmino de la dekomenca atento je la karaktero (transitiveco) de la verboj en Esperanto estas atinginta en ĉi tiu tria kajero, kun detala gvido tra la uzado de la gravaj sufiksoj -ig- kaj -iĝ- (la kaŭzativo kaj la rezultativo).