Jozefo la 1-a (Portugalio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
+ 4 ligoj, + {{vivtempo|1714|1777}}
Linio 1:
[[Dosiero:JoseIPortugal.jpg|thumb|right|350px|Jozefo la 1-a de Portugalio.]]
'''Jozefo la 1-a de Portugalio''', kromnome ''la Reformisto'', ([[6-a de junio]] de [[1714]] - [[24-a de februaro]] de [[1777]]) estis [[Listo de reĝoj de Portugalio|reĝo de Portugalio]].
 
=== Familio ===
''Don José'' naskiĝis en [[Lisbono]] en 1714. Li estis la tria filo de [[Johano la 5-a (Portugalio)|Johano la 5-a]] kaj de ties edzino, [[Maria Ana de Aŭstrio]]. Jozefo havis pli aĝan fraton, Petro, kiu mortis 2jaraĝa, kio konvertis Jozefon en heredonto al la [[portugalio|portugalia]] trono. Laŭ la patra familio li estis neoo de la reĝo [[Petro la 2-a (Portugalio)]] kaj de la reĝino ''dona'' Maria Sofia de Neoburgo. Laŭ la patrina familio li estis neoo de la imperiestro [[Leopoldo la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Leopoldo la 1-a de Aŭstrio)]] kaj de Leonor Magdalena de Palatinado-Neoburgo. Liaj avinoj estis fratinoj, ambaŭ filinoj de la Palatina Grafo Filipo Vilhelmo de Neoburgo, dum la avoj estis kvarkuzoj.
 
En [[1729]], Jozefo edziĝis al la princino de [[Hispanio]], [[Mariana Viktorio de Burbono]], filino de la reĝo [[Filipo la 5-a (Hispanio)]] kaj de [[Izabelo de Farnesio]]. La ligoj kun Hispanio estis fortaj, ĉar Jozefo estis ankaŭ frato de la futura edzino de la reĝo [[Fernando la 6-a (Hispanio)]], nome [[Bárbara de Braganza|Bárbara]]. Lia edzino, Mariana Viktorio, amis la muzikon kaj la ĉasadon, sed ŝi estis ĉiam serioza virino, kiu ne amis la politikajn aferojn kiuj koncernis la reĝon[[reĝo]]n, kaj tion diris ofte publike. La geedzoj havis kvar filinojn nome:
 
* '''Maria Franciska''' (1734-1816), kiu heredos la portugalan tronon kiel [[Maria la 1-a (Portugalio)|Maria la 1-a]];
* '''Mariana''' (1736-1813), mortis fraŭla;
* '''Maria Franciska Dorotea''' (1739-1771), ankaŭ ŝi mortis fraŭla;
* '''Maria Franciska Benedikta''' (1746-1828), kiu geedziĝis kun sia nevo, la infanto dom Jozefo de Portugalio (filo de sia fratino Maria la 1-a; kiam tiu mortis, ŝi retiriĝis, kaj estis konata kiel la "princino-vidvino" la reston de sia vivo. Ŝi ne havis gefilojn.
 
=== Regado ===
Jozefo la 1-a estis tre katolika kaj adoris la operon[[opero]]n. Ascendis al la portugala trono kiam li estis 35jaraĝa, post la morto de sia patro, kaj tuj lasis la povon en manoj de [[Sebastião José de Carvalho e Melo]], pli konata kiel la '''Markizo de Pombal'''. La historio de la regado de Jozefo estis markata de la politiko fare de la propra Melo.
 
[[Dosiero:EstatuaDJoseIemLisboa.JPG|thumb|250px|Skulptaĵo de Jozefo en la placo ''Terreiro de Paço'', Lisbono.]]
La povega [[Markizo de Pombal]] supervidis ĉiujn aspektojn de la ekonomia, socia kaj kolonia politikoj, kun intenco ke Portugalio iĝu grava rivalo por la alaiaj potencoj de [[Eŭropo]], tiel kiel plutenu sian propran povan statuson. Kiam [[procezo de la familio Távora|konspiro de nobeluloj] malsukcesis murdi la reĝon kaj la markizon, tio permesist Melo forpeli la [[jezuitoj]]n de Portugalio en [[1759]], akirante la kontrolon super la publika edukado kaj akirante bienojn de la eklezio.
 
La regado de Jozefo la 1-a estis fama ankaŭ pro la [[Lisbona tertremo en 1755|tertremo]] kiu detruis la urbon de [[Lisbono]] la [[1-a de novembro]] de [[1755]]. Pli da 100.000 personoj mortis pro la tertremo kaj la sekva [[cunamo]]. La tertremo kaŭzis krome ke Jozefo la 1-a akiris fortan [[klaŭstrofobio]]n kaj li jam ne sentis sin plu komforta loĝante inter muroj kaj pro tio translokigis sian kortegon al multekosta tendaro situa sur la montetaro de [[Ajuda (Lisbono)|Ajuda]]. Tie troviĝas aktuale la Palaco de Ajuda. La ĉefurbo lisbona rekonstruiĝis entute, sed multekoste, laŭ la indikoj de la Markizo de Pombal; surĉeval skultaĵo de la reĝo Jozefo la 1-a ankoraŭ videblas en la ''Praça do Comércio'' [Placo de la Komerco], unu el la ĉefaj placoj de Lisbono.
Linio 22:
=== Morto kaj sukcedo ===
Post la morto de Jozefo la 1-a en [[1777]], la tronon heredis lia filino, [[Maria la 1-a (Portugalio)|Maria la 1-a]] kaj la ĉiopova regado de la Markizo de Pombal finis.
 
{{vivtempo|1714|1777}}
 
[[Kategorio:Portugalaj reĝoj]]