Hispanoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 20:
Oni povas kompreni ke jam de antaŭ la komenco de la ekzistado de "hispanoj" la etna kaj popola miksaĵo estis ege komplika. Dum la [[Mezepoko]] kiam fakte Iberio "hispaniiĝis" la politika situacio konsistis el la 10a al la 13a aŭ [[14a jarcento]]j en du ĝeneralaj teritorioj nome kristana norde kaj islama sude kaj ambaŭflanke ne estis unika regnolando sed dum plej parto de la tempo aro de diversaj regnoj foje pli povaj kaj etendaj foje ne tiom. Ĉiukaze krom la hegemonia religio kaj etno en ĉiuj regnoj kunekzistis tri aŭ pliaj populacioj nome la kristana, la juda kaj la arabigita.
 
Fine de la [[15a jarcento]] la [[Katolikaj Gereĝoj]] sukcesis unuigi en iliaj manoj la tutan teritoriaron kaj regnaron de Iberio escepte Portugalio, kvankam fakte kaj politike ĉiu regno konservis dum jarcentoj iajn aŭtonomecojn. Samtempe la kristanaj registaroj komencis politikon de [[etna purigado]] pere de forpelo el diversaj teritorioj de la [[Forpelo de la judoj el Hispanio|juda]] kaj islama loĝantaroj, krom la diversaj premoj al konvertiĝoj. Laŭ diversaj fakuloj kaj ĉefe laŭ teorioj de [[Américo Castro]] la esenco de la koncepto de "hispanoj" fariĝis dum la 16a kaj [[17a jarcento]]j kiam okazis la longdaŭra procezo de unuigo de la religia, etna, kaj kultura ideoaroidearo de la loĝantaro de la tuta Hispanio.<ref>[[Américo Castro]], ''Origen, ser y existir de los españoles'' (Madrido, 1959), ''De la edad conflictiva'' (Madrido, 1961)</ref> Dum la 18a jarcento sekvis diversaj procezoj de hispaniigo laŭlingve kun forta entrudo de la kastilia en [[Leono]] kaj [[Aragono]] unue kaj poste en [[Galegio]] kaj en la [[Kataluna Landaro]].
 
Dum la 19a kaj [[20a jarcento]]j okazis tri epokoj kiam la esenco esti "hispano" videblis en tri diversaj enlandaj kontraŭstaroj per kiuj militis duono de la lando kontraŭ la alia duono el la ideologia vidpunkto, nome konservatuloj kontraŭ progresistoj, kvankam la afero ne estis tiom simple kiom dirite. Tiuj kontraŭstaroj estis la [[Milito de Hispana Sendependiĝo]] kie fakte ambaŭ partioj militis ambaŭflanke, la [[Karlismaj Militoj]] kaj la [[Hispana Enlanda Milito]], tiu lasta jam en la 20a jarcento.