Maryse Bastié: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Diantino (diskuto | kontribuoj)
Diantino (diskuto | kontribuoj)
Linio 6:
Ŝi venis en [[Parizo]]n, kie ŝi ofertis flugbaptojn kaj faris aeroreklamojn. Ŝi decidis aĉeti sian propran aviadilon, ''Caudron C109'' kun motoro je 40 ĉv. Ĉar mankis al ŝi mono por flugigi ĝin, la piloto Drouhin helpis al ŝi financi sian pasion. En julio 1928, li proponis al ŝi la postenon de unuaranga piloto. Tiam kun li, ŝi estigis unuan virinan rekordon validigitan pri distanco (1058 km) en Treptow en [[Pomeranio]]. En 1929, ŝi estigis novan virinan rekordon de Francio rilate flugdaŭron kun 26 horoj kaj 44 minutoj. Tiu rekordo estis forprenita el ŝi la 2-an de majo 1930 fare de Lena Bernstein. Decidiĝinta reakiri tiun rekordon ŝi ekflugis vespere la 2-an de septembro 1930 kaj surteriĝis la 4-an post 37 horoj kaj 55 minutoj da flugado. Ŝi baraktis ĝis senforteco kontraŭ malvarmeco kaj dorm-manko. Poste ŝi estigis rekordon de distanco kun 2976 km el Parizo al Uring ([[Sovetunio]]). Pro tio ŝi ricevis la krucon de kavaliro de la [[Honora Legio]] kaj la usonan ''Herman Trophy'', unuafoje aljuĝitan al virino. En 1935, ŝi kreis en [[Orly]] la lernejon « Maryse Bastié Aviado ». Kuraĝigita de [[Jean Mermoz]], kun kiu ŝi jam faris flug-iron kaj -revenon, ŝi preparis la traflugon de la [[Suda Atlantiko|suda Atlantika Oceano]]. Preskaŭ unu monaton post la malapero de Mermoz, la 30-an de decembro 1936, sole pilotante aviadilon ''Caudron-Simoun'' ŝi transflugis la Atlantikan Oceanon el [[Dakaro]] al [[Natalo (Brazilo)|Natalo]] ([[Brazilo]]).
 
Ekde 1934, kun [[Hélène Boucher]] kaj [[Adrienne Bolland]], aviadistinoj, ŝi engaĝiĝis en [[feminismo|feminisman batalon]] por la [[voĉdonrajto]] de francaj virinoj, subtenante [[Louise Weiss]], kiu kanditatis al la deputitaj balotoj en Parizo.
 
Dum la germana atako en majo 1940, ŝi proponis sian helpon al la [[Ruĝa Kruco]] ĉe la francaj militkaptitoj en la [[koncentrejo de Drancy]]. Dum la foriro de trajno al [[Germanio]], ŝi estis puŝpelita de germana soldato kaj rompis al si la dekstran kubuton. De tiam ŝi iĝis invalida kaj ne plu flugpilotis. Sub la egido de la Ruĝa Kruco, ŝi kolektis informojn pri la okupantoj.