Insulo de la Fazanoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
"Insulo de la Fazanoj"
 
e Aldonis sekcion "Historio"
Linio 8:
La toponimio ''Insulo de la Konferenco'' aperas<ref>Paul Raymond, ''Dictionnaire topographique Béarn-Pays basque''</ref> sub la formo ''Isola della Pace'' en 1690 sur mapo de Cantelli.
 
== Historio ==
[[Dosiero:Traite-Pyrenees.jpg|thumb|right|230px|Renkontiĝo inter [[Ludoviko la 14-a (Francio)|Ludoviko la 14-a]] kaj [[Filipo la 4-a (Hispanio)|Filipo la 4-a]] sur la "Insulo de la Fazanoj", en 1660]]
Sur boato meze de [[Bidasoa]] okazis en [[1526]] interŝanĝo inter [[Francisko la 1-a (Francio)|Francisko la 1-a]] kaptita de [[Karlo la 5-a (Sankta Romia Imperio)|Karlo la 5-a]] kontraŭ liaj du filoj donitaj kiel ostaĝoj.
 
En [[1615]], francaj kaj hispanaj ambasadoroj interŝanĝis sur Insulo de la Fazanoj la du reĝajn fianĉinojn: [[Izabela de Burbono|Élisabeth de Francio]], filino de [[Henriko la 4-a (Francio)|Henriko la 4-a]], promesita al [[Filipo la 4-a (Hispanio)|Filipo la 4-a]] kaj ties fratino, [[Anna de Aŭstrio]], infanto de Hispanio, destinita al [[Ludoviko la 13-a (Francio)|Ludoviko la 13-a]], frato de Élisabeth de Francio kaj filo de Henriko la 4-a.
 
La plej fama evento okazis sur tiu eta marĉa loko en [[1660]] kiam la juna [[Ludoviko la 14-a (Francio)|Ludoviko la 14-a]], reĝo de Francio, kaj lia onklo [[Filipo la 4-a (Hispanio)|Filipo la 4-a]] renkontiĝis por la edziĝo de la unua kun la solfilino de la dua (Maria Tereza de Habsburgo, filino de Filipo la 4-a de Hispanio kaj de Élisabeth de Francio).
 
La antaŭan jaron, en [[1659]], la edziĝo de [[Ludoviko la 14-a (Francio)|Ludoviko la 14-a]] kun [[Maria Tereza de Habsburgo|la filino de la reĝo]] [[Filipo la 4-a (Hispanio)|Filipo la 4-a]] estis akre negocita dum konferenco kiu daŭris tri monatojn, inter [[Jules Mazarin|Kardinalo Mazarin]] kaj don [[Luis de Haro]], samtempe kun pactraktato nome [[Traktato de la Pireneoj]], de kie devenas la nomo ankaŭ donita al la insulo: '''Insulo de la Konferenco'''.
 
Fine, la {{daton|5|junio}} kaj {{daton|6|junio|1660}} Ludoviko la 14-a kaj Filipo la 4-a mem renkontiĝis por la konfirmo de la traktato kaj la konludo de la geedziĝo, kies celebrado okazis en [[Saint-Jean-de-Luz]].
 
Monumento je la memoro de la konferenco de [[1659]] estis starigita en [[1861]] sur Insulo de la Fazanoj fare de ambaŭ landlimaj landoj.
 
En la 16-a kaj 17-a jarcentoj, la insulo ankaŭ estis renkontiĝejo de la delegitoj de kunveno (''Biltzar'') de [[Lapurdo]], kaj de [[Bajono]] unuflanke kaj la reprezentantoj de [[Gipusko]] kaj de [[Biskajo]] aliflanke, por la subskribo de pluraj ''Traktatoj de Bona Korespondado''.
 
La {{daton|23|oktobro|1940}} okazis renkontiĝo inter [[Adolf Hitler]] kaj generalo [[Francisco Franco]], kiu konfirmis la ne-engaĝiĝon de Hispanio en la [[Dua mondmilito|Duan mondmiliton]]. Tiu renkontiĝo ja okazis, tamen en la stacidomo de [[Hendaye]]<ref>Mixel Esteban, "Regards sur la seconde guerre mondiale", Eldonoj Elkar. Aŭtentigita de foto pri la evento)</ref>.
 
Depost la [[Traktato de la Pireneoj]], la insuleto estas kunsuvereneco sub laŭvica aŭtoritato de [[Francio]] kaj [[Hispanio]], ŝanĝiĝanta ĉiujn ses monatojn. La kunsuverenceco etas mastrumatata de du vic-reĝoj, mar-oficiroj, unu komandanta la mararmean bazon de [[Adour]] por Francio, la alia komandanta la mararmean stacion de [[Fuenterrabía]] kaj de [[Donostio|San Sebastián]] por Hispanio. [[Pierre Loti]] estis unu el tiuj vicreĝoj.
 
== Notoj ==