Avina nodo: Malsamoj inter versioj

1 100 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
sen resumo de redaktoj
[[Dosiero:Granny_knot.svg|thumb|La avina nodo]]
 
'''Avina nodo''' (aŭ '''falsa rekta nodo''') — ŝnura [[nodo (kunigo)|nodo]] por kunigado (kunligado) de ŝnuroj, tukoj, rimenoj.
 
La '''avina nodo''' (aŭ '''falsa rekta nodo''') estas [[nodo]], varianto de la [[rekta nodo]]. Fakte ĝi estas erare farita rekta nodo, ĉe kiu la finaĵoj de la uzita ŝnuro ne estas paralelaj sed ortaj kiam la nodo estas sub tensio.
 
[[Dosiero:Oudewijvenknoop.svg|thumb|La avina nodo]]
[[Dosiero:Platteknoop.svg|thumb|La rekta nodo]]
 
Ĉi tiu nodo estas vaste uzata, sed malfidinda. Oni ne uzu ĝin por kunligi valorajn objektojn — la nodo estas memmalligema. Ekzistas opinio, ke la nomon ĉi nodo ricevis pro tio, ke ekde antikveco virinoj/avinoj kunligadis per ĝi la finojn de kapaj tukoj.
Ĝi ne estas efektiva nodo, sub tensio la nodo povas malfiksiĝi.
 
Avina nodo konsistas el du duonnodoj, ligitaj sinsekve unu super la alia unuflanken (samdirekten). Se oni kunligus du ŝnurojn per tiu nodo, kaj tirus, do oni tuj ekvidus, ke ĝi komencas moviĝi laŭ la ŝnuro, gliti sur ĝi. Kaj se oni ligus la nodon proksime al unu el kunligataj finoj de ŝnuro, do dum tiro ĝi povas forgliti, kaj certe forglitos, se la kunligataj ŝnuroj havas diversajn dikojn. Bedaŭrinde, multaj homoj ne scias tion, kaj plu uzas ĉi nodon.
 
===Transformiĝo al "simpla bajoneto" (nodo)===
 
Malgraŭ ĝiaj mankoj, maristoj uzadas ĝin pro kapablo (ĉe certaj kondiĉoj) transformiĝi al [[simpla bajoneto]]. Ĉe la fino de haŭsero oni faras maŝon, la movfinon oni kunligas kun la radikfino per avina nodo, kiun oni ne tirstreĉigas ĝisfine. La maŝon oni surĵetas sur objekton, kaj dum abrupta ektiro je la radika parto, la avina nodo transformiĝas al simpla bajoneto.
 
===Similaj nodoj===
*[http://www.esperanto.org/internacia/skolta/eo/eldonajxoj/terminaro/45.htm Skoltaj nodoj]
*[http://brvo.narod.ru/articles/56/56_3.htm#mb04 Nodoj por kunligado de du haŭseroj] ''(ruse)''
*[http://www.muzel.ru/article/torc/babii_uzel.htm Avina nodo] ''(ruse)''
 
 
153

redaktoj