Ralph Bonesper: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e usona ŝtataneco - sama fonto kiel antaŭe
e Vikipedio:Vikiprojekto:Korektado de ruĝaj ligiloj
Linio 3:
Li lernis Esperanton en [[1921]] en [[Debrecen]], [[Hungario]], kaj estis inter la fondintoj de SAT (matrikulo 29). Kiel migrulo kaj [[maristo]] li vojaĝadis en ĉirkaŭ 20 landoj, helpite de [[Esperanto]] kaj propagandante por Esperanto. En [[1927]] en [[Antwerpen]] li organizis maristan Esperanto-grupon, kiu jaron post lia foriro likvidiĝis pro disvojaĝo de preskaŭ ĉiuj membroj. En [[1929]] li prezidis [[SAT-Rondo]]n en [[Nov-Jorko]]. En [[1930]] li fondis [[LEA-NA]]-n, kaj gvidis ĝin ĝis ĉirkaŭ [[1935]] (ĝenerala sekretario). Li instruis Esperanton en Nov-Jorka „[[Workers School]]“ (plej granda [[laborista revolucia lernejo]] en [[Ameriko]]), kiu oficiale enkondukis Esperanton. Post la dua mondmilito li aktivis por la [[Solidara Helpservo]] de [[SAT]], kiu provizis manĝaĵojn al esperantistoj kaj militviktimoj en Eŭropo kaj en Japanio, inter 1947 kaj 1951. Li spertis multajn malfacilaĵojn por akiri la usonan ŝtatanecon.
 
Li estis peranto de [[IPE]] kaj de [[SAT]], verkis artikolojn en ''[[Sennaciulo]], [[Heroldo de Esperanto]], [[Ĉina Esperantisto (gazeto)|Ĉina Esperantisto]]'' kaj aliaj gazetoj. Multaj artikoloj de li aperis, tradukitaj el Esperanto, en usonaj, francaj, germanaj, belgaj, sovetaj, ĉinaj kaj hungaraj gazetoj.
 
Lian heredaĵon plejparte ricevis Esperanto-organizoj, interalie [[UEA]] kaj [[ELNA]].