Tomáš Verner: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|200px '''Tomáš Verner''' (naskiĝis la 3-an de junio 1986 en Písek) estas ĉeĥa artsketisto trejnanta...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 08:42, 21 jun. 2010

Tomáš Verner (naskiĝis la 3-an de junio 1986 en Písek) estas ĉeĥa artsketisto trejnanta sub gvido de Vlasta Kopřivová kaj Michael Huth.

Printempe 2009 li okupis la 1-an lokon de la monda artsketa ranglisto.

La plej granda ĝisnuna sporta sukceso de Tomáš Verner estas akiro de ora medalo en Eŭropa ĉampioneco pri arta sketado 2008 en Zagrebo, per kio li daŭrigis arĝentan sukceson el Varsovio en 2007. Atinginte 232,67 poentojn li superis svison Stéphane Lambiel kaj la trian francon Brian Joubert.

Dum Eŭropa ĉampioneco 2007 li prezentis mallongan programon kun muziko Tokato kaj fugo d minora de Johann Sebastian Bach. Li lotumis numeron 32 kaj startis la mallongan programon kiel la lasta. Antaŭecon al la plej granda favorato – franco Brian Joubert (monda ĉampiono 2007) – tamen post libera programo li ne retenis, i.a. pro falo dum kvarobla toeloop, kaj dank’ al tria plej bona libera programo (post Joubert kaj belgo Kevin Van Der Perren) li okupis en kompletaj rezultoj la duan lokon.

Eksteraj ligiloj