Kiam mi ne laboras, mi kantas tenoron en ĥoroj. Mi ankaŭ ludas akustikan gitaron kaj pianon, plej volonte laŭ sonmemoro, sed mi scias skribi kaj legi notojn. Mi ankaŭ ŝatas vojaĝi, kaj Estonio kaj Francio tre okupas mian koron.
Miaj grandaj interesoj estas muziko kaj lingvoj, sed tiuj du emas direkti mian atenton al multe da aliaj temoj. Ĉi tie en Vikipedio mi skribas pri ĉio ajn. Laborinte kiel legisto kaj redaktisto, mi havas ekkonon de la plej multaj temoj. Kiam mi laboris kiel kelnero mi ankaŭ akiris vastajn sciadojn pri la geografia distribuo de norvegajdialektoj kaj pri norvegaj piedpilkaj teamoj.