Ĉongĉingo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: mr:चोंगछिंग
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: ca:Txongqing; cosmetic changes
Linio 1:
[[ImageDosiero:China-Chongqing.png|thumb|right|280px]]
'''Ĉongĉingo''' aŭ '''Chongqing''' ([[ĉine]]: 重庆, [[pinjino]]: Chóngqìng) estas urbo situanta en sudokcidento de [[Ĉinio]], en la supra baseno de rivero [[Jangzio]]. Ĝi estas unu el la kvar urboj kun [[provinco|provinca]] statuso, kaj, kun totala areo de 82400 kvadrataj kilometroj, estas najbara al la provincoj [[Hubei]], [[Hunan]], [[Guizhou]], [[Sichuan]] kaj [[Shaanxi]].
 
<!-- == Geografio kaj natura stato== -->
== Naturaj riĉfontoj ==
En Chongqing estas multaj riveroj, kies ekspluatebla akvoenergio estas 7.498.200 kW. La rezervokvanto de ĝia minerala akvo okupas la 3-an lokon de Ĉinio. Tie estas abundaj minaĵoj. Oni jam konstatis la rezervokvanton de karbo, natura gaso, stroncio, baŭksito, mangano, kalkŝtono, marmoro, spato, gipso, kvarco, hidrargo, salroko kaj aliaj 26 specoj da minaĵoj, el kiuj la rezervokvanto de stroncio okupas la unuan lokon de Ĉinio kaj la duan lokon de la mondo.
 
Linio 10:
Chongqing havas vastan kamparon kun multe da laboruloj kaj plie, la laborkosto estas kompare malalta.
 
== Loĝantaro ==
* Loĝantoj: 30.6 milionoj (fine de 1998)
* Loĝantara kresko: 0.551%
* Nacioj: En la municipo Chongqing plejparto de la loĝantoj estas [[hanoj]], kaj tie vivas nur 1,75 milionoj da nacimalplimultanoj, el kiuj 1,13 milionoj estas [[tuĝjaoj]], 0,52 milionoj [[mjaŭoj]], kiuj vivas ĉefe en [[Fuling]] kaj 5 naciaj aŭtonomaj gubernioj de Qianjiang-a Disvolva Distrikto.
[[Dosiero:Chongqing montage.png|thumbs|right]]
== Ekonomio ==
* Enlanda totala produktovaloro: 148.8 miliardoj da juanoj
* Kresko: 7.6% (1999)
* Pokapa produktovaloro: 4853 juanoj
* Financa Enspezo: 7.1 miliardoj da juanoj (1998)
* Ekstera komerco: En 1999 la importa kaj eksporta valoro estis 1.21 miliardoj da usonaj dolaroj, el kiuj la importa estis 720 milionoj da usonaj dolaroj kaj la eksporta -- 490 milionoj.
 
=== Fremda investo ===
 
Ĝis la fino de 1999 en la tuta municipo estis 2mil projektoj, kiuj uzis fremdan investon de 5.2 miliardoj da usonaj dolaroj. Entreprenistoj el 40 landoj kaj regionoj investis 2 mil kompaniojn en Chongqing. 27 entreprenoj de Chongqing estas en la listo de la 500 plej fortaj entreprenoj de la mondo. La Ekonomia kaj Teknologia Disvolva Regiono de la ŝtata kaj provinc-niveloj fariĝis fenestro por la pordmalfermo kaj multe allogas eksterlandanojn.
 
=== Ĉefaj industrioj ===
 
Maŝinfarado kun aŭtaj kaj motorbiciklaj fabrikoj kiel la ĉefa parto, kemiindustrio kun natura gaso kaj farmacio kiel grava parto kaj metalurgia industrio kun bonkvalitaj ŝtalo kaj aluminio kiel la reprezentantoj.
 
== Telekomuniko ==
 
Fine de 1999 la programregaj telefonoj nombris 3.39 milionojn kaj 2.12 milionoj da telefon-abonantoj.
Linio 36:
Jam konstruiĝis unuaklasa telekomunika reto inter Chongqing kaj [[Wuhan]]. Konstruiĝis ankaŭ satelita telekomunika ter-stacio kaj funkcias telefono liganta Chongqing kun 180 landoj kaj regionoj. Tie ĉi en ĉiuj gubernioj kaj distriktoj la telefonnumero estas 8-cifera.
 
== Trafiko ==
=== Fervojoj ===
 
Tie estas 3 trunkaj fervojoj: la [[Chengdu]]-Chongqing-a, Hunan-Chongqing-a kaj Sichuan-Guizhou-a kaj 5 branĉaj fervojoj, kiuj longas entute 537 km.
 
=== Ŝoseoj ===
 
5 ŝtatnivelaj trunkaj ŝoseoj kaj 17 interprovincaj ŝoseoj, longas entute 27200 km.
 
=== Akvovojoj ===
Ĉe Yangzi-rivero oni konstruis havenojn kaj dekojn da dokoj. Funkcias ŝip-veturado de Chongqing al Shanhajo kaj eksterlanden. Mil-tonelaj ŝipoj povas iri sur rivero tutjare kaj la naviga vojo estas 4 mil km longa. Post finkonstruiĝo de la inĝenierio de la Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero, la 10-mil-tonelaj ŝipoj povas rekte atingi Chongqing.
 
=== Aviado ===
 
Tie funkcias ŝtatnivela civila flughaveno kaj pli ol 50 aerolinioj internaciaj kaj enlandaj. La Wuqiao-aerodromo en Wanzhou kaj Zhoubai-aerodromo de Qianjiang nun estas en streĉa konstruado.
 
== Projektoj bezonantaj fremdan investon ==
 
Bazaj instalaĵoj, ŝoseoj, pontoj, tuneloj, mezgradaj kaj malgrandaj hidroelektrejoj, bonordigo de akvoadministraj konstruaĵoj por sinteza utiligo kaj irigacio, traktado de urba malpura akvo, media protektado, ekspluato de domoj kaj bienoj kaj aliaj urbokonstruaj projektoj.
 
[[Kategorio:Urboj de Ĉinio]]
<br clear=all>
{{Commons|Chongqing}}
{{projektoj|commonscat=Chongqing}}
 
[[Kategorio:Urboj de Ĉinio]]
 
[[ace:Chongqing]]
Linio 65:
[[bg:Чунцин]]
[[bo:ཁྲུང་ཆིན་གྲོང་ཁྱེར།]]
[[ca:ChongqingTxongqing]]
[[cs:Čchung-čching]]
[[cy:Chongqing]]