Nymburk: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: it:Nymburk
priskribo de la urbo
Linio 26:
 
'''Nymburk''' estas distrikta [[urbo]] en [[Ĉeĥio]]. Ĝi havas 14.633 loĝantojn (2000). Ĝi lokas ĉe koordinatoj {{koord|50|11|N|15|03|E}}.
 
La urbo estis fondita ĉirkaŭ la jaro 1275 de ĉeĥa reĝo „fera kaj ora“ [[Premisl Otakar la Dua]] kaj dum tuta mezepoko ĝi apartenis al gravaj urboj en la lando, havante multe da privilegioj. Per siaj fortikaĵoj kaj akvaj fosaĵoj ĝi estis fama kiel „citadelo sur la rivero Elbo“ kaj apogo de reĝa potenco. Grava estis vadejo tra la rivero.
 
Pri komencoj de homa prisetlado de ĉi tiu loko atestas pratempaj unikaj tumuloj, arkeologie datitaj 3600 jarojn antaŭ Kristo. Ĝi alirebliĝos baldaŭ por publiko.
La urbo kreskis kaj riĉiĝis ĝis tridekjara milito (1618-1648). Dum ĝi la urbo estis bruligita, detruita, la fortikaĵoj disrompitaj. La vivo nur malrapide revenis. Pozitiva ŝanĝo estis fondo de la fervojo en la jaro 1870. De tiu tempo la urbo denove konstakte kreskas, oni konstruis fabrikojn, lernejojn, publikajn konstruaĵojn, firmigis bordojn de la rivero kaj konstruis novan ponton kaj akvoelektrocentralon kun naviga kluzo (en la komenco de la 20-a jarcento).
 
Nuna Nymburk estas moderna centro de la meza Elba baseno, urbo de kulturo, verdaĵo, sporto kaj de multaj historiaj memorindaĵoj. Vidindaj estas preĝejo de sankta Jiljí el la jaroj 1280-1380 kun rara gotika brika arkitekturo, mezepokaj fortikaĵoj estas tipaj por la urbo; du akvaj fosaĵegoj – parto de la fortikaĵoj kaj historia zono; renesanca urbodomo kaj malnovaj domoj sur la placo de Premislidoj; ekipparto de la sladejo el la fino de 16-a jarcento estas alirebla publike; pesta kolono; eksakvoturo „Turka turo“; kapelo de sankta Johano de Nepomuk, ktp.
 
El pli novaj arkitektaĵoj estas vizitindaj gimnastikejo de la asocio „Sokol – Falko“, gimnazio, evangelika preĝejo; kolegio de Hus, ponto trans Elbo, teatro, baza lernejo kaj moderna kubisma konstruaĵo de la krematorio.
 
El la vico de elstaraj urbanoj, verkistoj, poetoj, reĝisoroj, almenaŭ ni prezentu [[Bohuslav Matěj Černohorský]] (1684-1742), baroka muzika komponisto. Al lia omaĝo oni aranĝas ĉiujare internacian muzikan festivalon. Fama verkisto [[Bohumil Hrabal]] travivis en loka bierfabriko infanecon kaj junecon. En la jaro 1999 la urbo kreis muzean ekspozicion pri lia verko kaj vivo. En la muzeo estas ankaŭ grandproporcia bildo de [[Alfons Mucha]] kaj fervoja ekspozicio pri evoluo de la fervojo en la urbo.
 
Sur krucvojo de la „Boleslavská“ strato kaj la strato „28.října“ estas memortabulo de [[Josef Šilhart]] – esperanta instruisto kaj verkisto de utilaj lerniloj kaj manlibroj.
 
La urban propagandilon el la ĉeĥa al Esperanto tradukis [[Jindřiška Drahotová]].
 
{{ĝermo-geografio}}