Erikejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: right|thumb|220px|Erikejo en Woodbury Common, [[Devon (Anglujo). Violkoloraj floroj de kaluno ( ''Calluna vulgaris'' ) kaj flavaj floroj de ''[[Ulekso...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 20:49, 23 jun. 2010

Erikejo estas arbustetara vegetaĵaro kiu troviĝas ĉe ĉefe malfekundaj acidaj grundoj, karakterizitaj de maldensaj, malalte kreskantaj lignecaj plantoj. En erikejoj ofte superregas plantoj el la erikaca familio. Krom la konsisto de la vegetaĵaro ne estas klara diferenco inter arbustetaro kaj erikejo sed tiu ĉi ĝenerale rilatas al malaltaĵaj situoj [1] kun — speciale en Britujo — pli varma kaj malpli humida klimato.

Erikejo en Woodbury Common, Devon (Anglujo). Violkoloraj floroj de kaluno ( Calluna vulgaris ) kaj flavaj floroj de Ulex gallii
Montara erikejo en High Shelf Camp apud Mount Anne ( Tasmanio ).

Erikejoj estas larĝe disvastigitaj tra la mondo. Ili konstituas vastajn kaj tre diversajn komunumojn tra Aŭstralio en humidaj kaj duonhumidaj areoj. Fajraj reĝimoj kun cikla bruligado estas necesaj por la konservado de la erikejoj [2]. Eĉ pli diversaj kvankam malpli disvastigitaj erikejaj komunumoj troviĝas en Suda Afriko. Vastaj erikejoj ankaŭ troviĝas en Kalifornio, Nov-Kaledonio, centra Ĉilio kaj laŭlonge de la marbordoj de la Mediteraneo. Krom tiuj vastaj erikejaj areoj, la vegetaĵara tipo ankaŭ situas en disaj lokalizoj tra ĉiuj ekozonoj escepte de la Antarkta.

Karakterizaĵoj

 
Fynbos-Erikejo, Sud-Afriko.

Erikejo estas avantaĝitaj kie klimataj cirkonstacaj estas tipe varmaj kaj sekaj, speciale somere, kaj grundoj estas acidaj, malfertilaj, kaj ofte sablecaj kaj facile dreniĝantaj; torfejoj troviĝas kie la drenado estas malfacila, sed ĝenerale estas nur malvastaj.

En iom da regionoj, erikeja vegetaĵaro estas ekstreme specio-riĉaj, kaj erikejoj de Aŭstralio gastigas iujn 3 700 endemiaj aŭ tipajn speciojn, krom multajn pli ĝeneralajn speciojn [3] La Fynbos-arbustetaroj de Sud-Afriko estas la dua plej specioriĉa vegetaĵaro, kun pli ol 7 000 specioj; nur la Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj havas pli grandan biodiversecon[4]. Akre kontrastas la malabundaj malvastaj erikejoj en Eŭropo kiuj ampleksas nur limigitan flaŭron primare de kaluno, eriko kaj ulekso.

La birdofaŭno de erikejoj kutime estas kosmopolitaj specioj de la regiono [5][6]. En la malriĉaj erikejoj de Eŭropo birdospecioj emas esti pli karakterizaj por la komunumo kaj inkluzivas Grizan cirkuon, kaj Arbopipion. En Aŭstralio la erikeja birdofaŭno estas superregata de nektare nutriĵantaj birdoj kiaj melifagedoj kaj subfamilio Loriinae ( papagedoj ) kvankam multaj aliaj birdoj, ekde emuoj ĝis agloj ankaŭ estas komunaj en la Aŭstraliaj erikejoj. Tiuj ĉi ankaŭ gastigas la solan nektare nutriĵantan tersupraĵan mamulon : mielo-oposumon ( Tarsipes rostratus ). La birdofaŭno de la Sud-Afrika Fynbos inkluzivas nektariniedojn kaj la genron Carduelis. Erikejoj ankaŭ estas bonega biotopo por insektoj, inkluzive himenopteroj kaj lepidopteroj, kun multe da specioj tute restriktitaj al ĝi.

Antropogenaj erikejoj

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Polunin, Oleg; Walters, Martin. (1985) A Guide to the Vegetation of Britain and Europe. Oxford University Press. ISBN 0-19-217713-3.
  2. Specht, R.L. 1988 : Heathlands in Australian Vegetation, R.H. Groves ed., Cambridge University Press angle
  3. Specht, R.L. 1988 : Heathlands in Australian Vegetation, R.H. Groves ed. Cambridge University Press angle
  4. WWF Ecoregion profile. Montane fynbos and renosterveld (AT1203) http://www.worldwildlife.org/wildworld/profiles/terrestrial/at/at1203_full.html
  5. WWF Ecoregion profile. Montane fynbos and renosterveld (AT1203) http://www.worldwildlife.org/wildworld/profiles/terrestrial/at/at1203_full.html angle
  6. Specht, R.L. 1988 : Heathlands in Australian Vegetation, R.H. Groves ed., Cambridge University Press angle

Eksteraj ligiloj


Ŝablono:Link FA