Ŝablono-Diskuto:Informkesto astronomia objekto: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 13:
Ĉu tio estas la korpo ĉirkaŭ kiu orbitas la pritemata astronomia objekto ? Pli taŭge estus "ĉefastro" : astronomia objekto povas orbiti ĉirkaŭ asteroido aŭ stelo ...
--[[Vikipediisto:Jean-François Clet|Jean-François Clet]] 09:37, 24. Jun 2010 (UTC)
:Efektive, vi pravas. Kiam mi kreis la ŝablonon, mi uzis tiun nomon ĉar tiam mi ĉefe pensis pri satelitoj de sunsistemaj planedoj. Laŭ la nuna ŝablonkodo, tuj sub la nomo de la objekto eblas aperigi:
:* "Planedo"
:* "Nanplanedo"
:* "Asteroido" (eventuale "Asteroido (12345)")
:* "Satelito/Natura satelito" (eventuale "Satelito de Jupitero", eventuale "Satelito de Jupitero (XVIII)").
:Ja ni povus alinomi "ĉefplanedo" al "ĉefastro", kaj samtempe ebligi la jenan, pli kompletan klasadon:
:* "Planedo" (eventuale "Planedo de Siriuso")
:* "Nanplanedo" (eventuale "Nanplanedo de Siriuso", kvankam nun nebezonata, ĉar oni parolas pri nanplanedoj nur en la sunsistemo)
:* "Asteroido" (eventuale "Asteroido (12345)") (eventuale "Asteroido de Siriuso", kvankam nun nebezonata pro la ĉi-supra kialo)
:* "Satelito/Natura satelito" (eventuale "Satelito de Jupitero", eventuale "Satelito de Jupitero (XVIII)").
:* "Asteroida satelito" (eventuale "Asteroida satelito (I) de 243 Ida").
:Mi nun aldonas la eblecon uzi "ĉefastro", kiu provizore funkcias tute same kiel "ĉefplanedo". Ĉu ni kunlaboru por forigi ĉiujn menciojn de "ĉefplanedo" kaj anstataŭigi ilin per "ĉefastro", en la vikipediaj artikoloj kiuj uzas tiun ĉi ŝablonon? Poste eblos tute forigi el la kodo la malnoviĝintan parametron "ĉefplanedo". Amike, --[[Vikipediisto:WinstonSmith|WinstonSmith]] 10:06, 24. Jun 2010 (UTC)
Reiri al la paĝo "Informkesto astronomia objekto".