Erikejo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
Erikejoj estas avantaĝitaj kie klimataj cirkonstancoj estas tipe varmaj kaj sekaj, speciale [[Somero|somere]], kaj kie [[grundo]]j estas acidaj, malfertilaj, ofte [[Sablo|sablecaj]] kaj facile dreniĝantaj; loke ili povas enteni malvastajn [[torfejo]]jn, kie la drenado estas malfacila.
 
En iom da regionoj, erikejaj vegetaĵaroj estas ekstreme specio-riĉaj, kaj erikejoj de [[Aŭstralio]] gastigas iujn 3 700 [[Endemio|endemiajn]] aŭ tipajn speciojn, krom multajn pli ĝeneralajn speciojn <ref>Specht, R.L. 1988 : Heathlands ''in'' Australian Vegetation, R.H. Groves ed. ''Cambridge University Press'' {{en}}</ref>. La Fynbos-arbustetaroj de Sud-Afriko estas la dua plej specioriĉa vegetaĵaro, kun pli ol 7 000 specioj; nur la [[Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj]] havas pli grandan [[biodiverseco]]n<ref>WWF Ecoregion profile. Montane fynbos and renosterveld (AT1203) http://www.worldwildlife.org/wildworld/profiles/terrestrial/at/at1203_full.html</ref>. Akre kontrastas la malabundaj malvastaj erikejoj en [[Eŭropo]], ĉar ili ampleksas nur limigitan flaŭron primare de [[kaluno]], [[eriko]] kaj [[ulekso]].
[[Dosiero:Fynbos.jpg|thumb|220px|left|Fynbos-Erikejo, [[Sud-Afriko]].]]
 
Linio 15:
 
==Antropogenaj erikejoj==
[[Dosiero:Lüneburger Heide 109.jpg|thumb|220px|La antropogena [[Luneburgo|Luneburga]] Erikejo, antropogena erikejo]]
[[Antropogena pejzaĝo|Antropogenaj]] erikejoj estas kultura pejzaĝo kiun oni povas trovi tra la mondo en lokalizoj tiel diversaj kiel norda kaj okcidenta Eŭropo, [[Ameriko]], Aŭstralio, [[Nov-Zelando]], [[Madagaskaro]] kaj [[Nov-Gvineo]]. Origine tiuj erikejoj estis kreitaj aŭ plivastigitaj dum jarcentoj de homa maldensigado de la naturaj [[arbaro]]j kaj [[maldens-arbaro]]j, de troa paŝtigado kaj bruligado. En iuj okazoj la maldensigado tiel grava estis ke partoj de la erikejoj estiĝis nuraj sablejoj kaj [[duno]]j, kun tre loka [[Dezerto|dezerta]] klimato. Tiel, eĉ en Eŭropo, lokaj [[temperaturo]]j de 50 [[Grado celsia|gradoj celsiaj]] okazas, sekiginte la sablejon rande de la erikejo kaj plialtigante la riskon por nekontrolitaj fajroj.
 
==Vidu ankaŭ==
* [[Arbustaro]]