Ŭ: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
MystBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: de:Ŭ, it:Ŭ, no:Ŭ
Kwamikagami (diskuto | kontribuoj)
ne estas tute kiel J
Linio 1:
{{Aboco}}
'''Ŭ''', [[minusklo|minuskle]] '''ŭ''', estas la 26-a litero de la [[Esperanta alfabeto|Esperanto-alfabeto]], laŭ IFA, havanta la prononcon [[duonvokalo|duonvokala]] [u] (voĉa malantaŭa velara [[glitanto]]) kaj la nomon "ŭo" aŭ "u-hoko". Ĝi sone same rilatas al [[U]] kiel duonvokala [[J]] al [[I]].
 
Ĝia ĉefa funkcio en [[Esperanto]] estas estigi [[diftongo]]jn ''aŭ'' kaj ''eŭ''<ref>''Oŭ'' ankaŭ troveblis de temp' al tempo, sed tiom malofte ke ĝi estas konsiderata neesperantaĵo, kaj do la lingvuzantoj kutime ŝanĝis tiujn vortojn: ''poŭpo'' > ''[[pobo]]'' ks. Neniam enuziĝis vortoj kun ''iŭ'' aŭ ''uŭ''.</ref>. Pro tio kelkaj esperantistoj konsideris ĝin superflua litero. En la [[h-sistemo]] kaj en plej multaj [[krucvorto]]j ĝi eĉ ne troviĝas, skribata samlitere kiel vokala U. Tamen tia ĉi metodo povas kelkfoje kaŭzi konfuzon: aldone al [[hiato|hiataj]] vortoj kiel ''balau'', ''kreu'', ''[[Nauro|naura]]'', eĉ ekzistas kelkaj [[minimuma paro|minimumaj paroj]] "au"-"aŭ" kaj "eu"-"eŭ", kiel ekzemple ''traumata'' ("penetrata") kontraŭ ''traŭmata'', ''neurologo'' (= ''ne-urologo'') kontraŭ ''neŭrologo''. Tial en la h-sistemo estas rekomendinde uzi ligostrekon inter (sensupersigna) ''u'' kaj antaŭa ''a'', ''e'', ''o''; ekzemple: ''bala-u'', ''na-ura''.<ref>Vidu pli en [http://www.akueck.de/eoskribo.htm#precizeco Akcelo de precizeco en lau-Fundamente sensupersigne skribataj tekstoj].</ref> (En la [[Fundamento|Fundamento de Esperanto]] ne estas reguloj, kiuj limigas la uzon de pliklariga ligostreko.)