Historio de Hispanio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 40:
Dume, plifirmiĝis la regnoj en la nordo. La plej aktiva komence estis al astura nukleo, kiu baldaŭ formis la '''Reĝlandon de Leono''', el kiu poste splitiĝos la nukleoj, pli dinamikaj, de [[Portugalio]] kaj [[Kastilio]]. En tiu parto, oni baldaŭ rekonkeris la centrajn urbojn (ekzemple, Toledo en [[1085]]). En la orienta parto disvolviĝis la reĝlandoj de [[Navaro]], [[Aragono]] kaj la [[Katalunio|Kataluna]] Graflando, kiu kiel ''Marca Hispanica'' estis komence vasalo de la [[Francio|francaj]] reĝoj, sed kiu poste sendependiĝos kaj prenos la iniciaton en tiu parto de la duoninsulo.
 
[[Dosiero:Mosque Cordoba.jpg|thumb|left|300px250px|[[Moskeo de Kordovo]], ĉefurbo de la [[kalifo|kalif-lando]] [[Al-Andalus]], dum la islama periodo en Hispanio.]]
 
Dum pluraj jarcentoj sinsekvos periodoj de kunvivado (pli-malpli paca) kun aliaj de malferma milito, ne nur inter araboj kaj kristanoj, sed ankaŭ ene de ĉiu parto aparte. La araba parto ricevos plurfoje la apogon de berberaj nordafrikaj triboj ([[almohadoj]] kaj [[almoravidoj]]). La kristanaj teritorioj fine unuiĝos en tri grandajn regnojn, Portugalio, Kastilio-Leono kaj la [[Kronlando de Aragono]] (Katalunio, Aragono, Valencio kaj Balearoj), kaj aparte la pli malgranda Navaro.